La Konsilio pri Sekureco konstatas, ĉu temas pri minaco aŭ rompo de la paco aŭ pri agresa ago ; ĝi donas rekomendojn aŭ decidas, kiaj disponoj laŭ la artikoloj 41 kaj 42 estas farendaj por konservi aŭ restarigi la mondan pacon kaj la internacian sekurecon.
Por antaŭmalhelpi pliakriĝon de la situacio, la Konsilio pri Sekureco povas, antaŭ ol doni rekomendon laŭ artikolo 39 aŭ decidi disponojn, postuli de la koncernaj partioj sekvi la provizorajn disponojn kiujn ĝi opinias necesaj aŭ dezirindaj. Tiuj provizoraj disponoj ne tuŝas la rajtojn, pretendojn kaj la pozicion de la koncernataj partioj. Se la provizoraj disponoj ne estas obeataj, la Konsilio pri Sekureco taŭge konsideras tiun neplenumon.
La Konsilio pri Sekureco povas decidi, kiuj disponoj - kun la escepto de armita forto - estas farendaj por doni efektivecon al ĝiaj decidoj; ĝi povas postuli de la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj plenumi tiujn disponojn. Tiuj povas inkludi la kompletan aŭ partan interrompon de la ekonomiaj rilatoj, de la fervojaj, maraj, aeraj, poŝtaj, telegrafiaj kaj radiaj komunikoj kaj de ceteraj trafikeblecoj kaj la ĉesigon de la diplomatiaj rilatoj.
Se la Konilio pri Sekureco opinias, ke la disponoj laŭ la artikolo 41 estus nesufiĉaj aŭ montriĝus nesufiĉaj, ĝi povas per aeraj, maraj aŭ teraj militfortoj realigi la disponojn necesajn por konservado aŭ restarigo de la monda paco kaj de la internacia sekureco. Tiuj disponoj povas inkludi demonstradojn, blokadojn kaj ceterajn operaciojn de la aeraj, maraj aŭ teraj militfortoj de Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.
Se la Konsilio pri Sekureco decidis la uzon de la forto, ĝi invitas Membron ne reprezentatan en ĝi, antaŭ ol postuli de ĝi la liveradon de militfortoj laŭ la transprenitaj devontigoj laŭ la artikolo 43, laŭ ties peto, partopreni en ĝiaj decidoj pri la uzo de kontingentoj de la militfortoj de tiu Membro.
Por kapabligi la Unuiĝintajn Naciojn plenumi urĝajn militajn disponojn, la Membroj de la Organizo tenas kontingentojn de siaj aerarmeo pretaj por tuja uzo ĉe komunaj internaciaj truddisponoj. Amplekson kaj batalpretecon de tiuj kontingentoj kaj la planoj por la komunaj disponoj estas decidataj de la Sekurec-Konsilio kun subteno de la Ĉefstab-Komisiono en la kadro de la specialaj interkonsentoj menciataj en la artikolo 43.
La planoj por uzo de armita forto estas starigataj de la Sekurec-Konsilio kun subteno de la ĉefstab-komisiono.
Ĉe la plenumado de la disponoj deciditaj de la Konsilio pri Sekureco la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj donas al si reciproke helpon.
Se la Sekurec-Konsilio faras antaŭmalhelpajn aŭ trudajn disponojn kontraŭ ŝtato, ĉiu alia ŝtato, ĉu Membro de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ ne, al kiu la plenumado de tiuj disponoj kaŭzas apartajn ekonomiajn problemojn, povas konsulti la Sekurec-Konsilion por solvi tiujn problemojn.
Tiu ĉi ĉarto neniel malpliigas la naturdonitan rajton je individua aŭ kolektiva memdefendo en kazo de armita atako kontraŭ Membro de la Unuiĝintaj Nacioj, ĝis kiam la Sekurec-Konsilio faris la necesajn disponojn por konservado de la mondpaco kaj de la internacia sekureco. Disponoj kiun faras Membro en praktikado de tiu memdefendo-rajto, estas tuj indikendaj al la Sekurec-Konsilio ; ili neniel tuŝas ties rajton kaj devon laŭ tiu ĉi ĉarto, ĉiamomente fari la disponojn kiujn ĝi konsideras necesaj por konservado aŭ restarigo de la mondpaco kaj de la internacia sekrueco.
"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."