Akcepto-paĝoĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj → Ĉapitro I

Ĉapitro I: Celoj kaj principoj

Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Artikolo 1

La Unuiĝintaj Nacioj metas al si jenajn celojn :

  1. Gardi la mondpacon kaj la internacian sekurecon kaj tiucele fari efikajn kolektivajn disponojn por malhelpi kaj forigi minacojn al la paco, subpremi atakajn agojn kaj aliajn pacorompojn kaj realigi, per pacaj rimedoj konforme al la principoj de la justeco kaj de la internacia juro, la alĝustigon aŭ solvon de internaciaj malkonsentoj aŭ de situacioj kiuj povus konduki al pacorompo.
  2. Disvolvi inter la nacioj amikajn rilatojn bazitajn sur la respekto de la principo de egaleco de la rajtoj de la popoloj kaj de ilia rajto disponi pri si mem, kaj fari ĉiajn aliajn disponojn taŭgajn por solidigi la pacon de la mondo;
  3. Realigi la internacian kunlaboradon solvante la internaciajn problemojn de ekonomia, socia, intelekta aŭ homhelpa karaktero, disvolvante kaj subtenante la respekton al la homrajtoj kaj al la fundamentaj liberecoj por ĉiuj, sen distingo de raso, de sekso, de lingvo aŭ de religio.
  4. Esti centro en kiu harmoniiĝas la klopodoj de la nacioj por tiuj komunaj celoj.

Artikolo 2

La Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj membroj, en sia klopodado por la celoj eldiritaj en la Artikolo 1, devas agi konforme al la sekvaj principoj:

  1. La organizaĵo estas bazita sur la principo de suverena egaleco de ĉiuj ĝiaj membroj.
  2. La membroj de la organizaĵo, por certigi al ĉiuj la ĝuadon de la rajtoj kaj avantaĝoj devenantaj el ilia membreco, devas plenumi bonfide la devojn kiujn ili alprenis laŭ la teksto de tiu ĉi ĉarto.
  3. La membroj reguligas solvas siajn internaciajn disputojn per pacaj rimedoj, tiel ke la paco kaj la internacia sekureco kaj la justeco ne estu endanĝerigata.
  4. La membroj detenas sin, en siaj internaciaj rilatoj, je minaco aŭ uzo de forto, ĉu kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de ĉia ŝtato, ĉu en ĉia alia maniero malkongrua kun la celoj de la Unuiĝintaj Nacioj.
  5. Ĉiuj membroj donas al la Unuiĝintaj Nacioj ĉian helpon en ĉia ago entreprenita de tiuj konforme al la dispozicioj de tiu ĉi ĉarto kaj detenas sin helpi ŝtaton kontraŭ kiu la Organizo faras antaŭmalhelpan aŭ perfortan agon.
  6. La Organizo faras tiel ke la ŝtatoj kiuj ne estas membroj de la Unuiĝintaj Nacioj agu konforme al tiuj ĉi principoj en la mezuro necesa por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
  7. Nenia dispozicio de tiu ĉi ĉarto permesas la Unuiĝintajn Naciojn interveni en aferojn kiuj koncernas esence la nacian kompetenton de ŝtato nek devigas la membrojn submeti tiajn aferojn al proceduro de regulado laŭ la teksto de tiu ĉi ĉarto ; tamen, tiu principo neniel malhelpas la aplikadon de pundisponoj laŭ la ĉapitro VII.
Tradukis Vilhelmo Lutermano
Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro