Akcepto-paĝoĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj → Ĉapitro XIII

Ĉapitro XIII: La Kuratoreca Konsilio

Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Konsisto

Artikolo 86

  1. La Kuratoreca Konsilio konsistas el la sekvaj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj:
    1. La membroj, kiuj administras kuratorecajn teritoriojn;
    2. La membroj nome listigitajn en la artikolo 23, en la mezuro en kiu ili ne administras kuratorecajn teritoriojn;
    3. Tiom da pliaj membroj elektitajn de la Ĝenerala Asembleo por po tri jaroj, kiom necesas por ke la Kuratoreca Konsilio konsistu entute duone el membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj administras kuratorecajn teritoriojn, kaj duone el tiaj kiuj ne administras tiajn.
  2. Ĉiu membro de la Kuratoreca Konsilio nomumas aparte taŭgan personon kiel sian reprezentanton en la Kuratoreca Konsilio.

Taskoj kaj rajtoj

Artikolo 87

La Ĝenerala Asembleo kaj sub ĝia aŭtoritato la Kuratoreca Konsilio povas ĉe plenumado de siaj taskoj

  1. Kontroli raportojn deponitajn de la administra potenco;
  2. Akcepti petojn kaj ekzameni ilin en konsultado kun la administra potenco;
  3. Instigi al regulaj vojaĝoj al la kuratorecaj teritorioj, kies dato estas interkonsentota kun la administra potenco;
  4. Fari tiujn kaj aliajn disponojn en kongrueco kun la kuratorecaj traktatoj.

Artikolo 88

La Kuratoreca Konsilio ellaboras demandaron pri la politika, ekonomia, socia kaj eduka progreso de la loĝantoj de ĉiu kuratoreca teritorio; la administra potenco de ĉiu kuratoreca teritorio, por kiu kompetentas la Ĝenerala Asembleo, faras al tiu surbaze de la demandaro ĉiujaran raporton.

Voĉdonado

Artikolo 89

  1. Ĉiu membro de la Kuratoreca Konsilio havas unu voĉon.
  2. Decidoj de la Kuratoreca Konsilio bezonas la plimulto de la ĉeestantaj kaj voĉdonantaj membroj.

Proceduro

Artikolo 90

  1. La Kuratoreca Konsilio donas al si regularon; en tiu ĝi reguligas ankaŭ la proceduron por la elekto de ĝia prezidanto.
  2. La Kuratoreca Konsilio kunvenas laŭbezone laŭ sia regularo; en tiu estas reguligenda ankaŭ la kunvokado al kunvenoj laŭ peto de la plimulto de ĝiaj membroj.

Artikolo 91

La Kuratoreca Konsilio uzas laŭokaze la subtenon de la Ekonomia kaj Socia Konsilio kaj de la apartaj organizoj ĉe aferoj, pri kiuj ili kompetentas.

Tradukis Vilhelmo Lutermano
Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro