Akcepto-paĝoIfigenio en Taŭrido → Akto tria, sceno unua

Ifigenio en Taŭrido: Akto tria, sceno unua

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Ifigenio.
Malfeliĉulo, mi vin senĉenigas,
Sed nur, ho ve! por sorto pli kruela.
La liberec', donata de la templo,
Simile al la lasta vivekbrilo
De malfacila malsanul', prezentas
Nur antaŭsignon de la morto. Tamen
Ĝis nun ankoraŭ mi ne povas diri
Kaj diri al mi mem mi ne kuraĝas,
Ke vi pereis! Kiel do mi povus
Per krima man' dediĉi vin al morto?
Kaj tamen tiel longe, dum mi restas
Pastrino de Dian', neniu havas
La rajton iel tuŝi vian kapon.
Sed se mi ne plenumos mian devon
Laŭ la postulo de l' kolera reĝo,
Li tiam inter miaj helpantinoj
Alian virgulinon pastrinigos,
Kaj tiam krom deziro plej varmega
Mi jam nenion povos al vi doni.
Ho, kara samlandan'! eĉ simpla sklavo,
Sur kiun lumis nia hejma suno,
En fremda land' tre kara al ni estas:
Kun kia do senlima ĝoj' kaj beno
Mi devas vin akcepti, kiuj dolĉe
Al mi alportis bildon de herooj,
De mi en infaneco adorataj,
Kaj kiuj mian plej internan koron
Konsolis per espero la plej bela.

Oresto.
Ĉu vian nomon kaj devenon vian
Vi kaŝas kun intenco? aŭ ĉu eble
Mi povas scii, kiu disimile
Nun staras antaŭ mi?

Ifigenio. Vi min ekkonos.
Sed nun rakontu, kion via frato
Al mi ĝis nun sciigis nur duone,—
La pluan sorton de l' personoj, kiuj,
De Trojo reveninte, sur la sojlo
De sia propra dom' neatenditan
Fatalon trovis. Kvankam mi tre juna
Alvenis sur ĉi tiun fremdan bordon,
Sed mi ankoraŭ bone rememoras
La grandan timon kaj la grandan miron,
Kun kiu mi rigardis siatempe
Tiujn heroojn. Ili elveturis,
Kaj tiam ŝajnis, kvazaŭ la Olimpo
Subite malfermiĝis kaj la bildojn
De l' glora kaj mirinda mond' antikva
Malsupren sendis por la pereigo
De Iliono. Sed la plej majesta
El ĉiuj estis reĝ' Agamemnono!
Ho diru, ĉu li efektive falis
Per la perfido de edzino sia
Kaj de Egisto?

Oresto.
Jes, vi diris veron!

Ifigenio.
Ho, ve al vi, Mikeno malfeliĉa!
Tiele semis nepoj de Tantalo
Per plena man' malbenon post malbeno!
Simile al kreskaĵo senvalora,
Miloblan semon ĉirkaŭ si ĵetante,
Por nepoj kaj pranepoj ili kreis
Parencajn mortigantojn por eterna
Sovaĝa reciproka venĝemeco!
Malkovru ĉion, kion en la vortoj
De via frat' por mi ankoraŭ kovris
La ombro de l' teruro. Diru, kiel
La lasta filo de la granda gento,
La ĉarma knabo, certe destinita
Por iam fari venĝon por la patro,—
Kiele li, Oresto, trovis savon
En tiu sanga tago? Ĉu li ankaŭ
Pereis en la reto? Ĉu li vivas?
Ĉu li saviĝis? Ĉu Elektro vivas?

Oresto.
Jes, ambaŭ vivas.

Ifigenio.
Ho vi, ora suno,
Radiojn la plej belajn al mi pruntu
Kaj metu ilin kiel mian dankon
Al Jupitero antaŭ lian tronon!
Ĉar mi nur estas muta kaj malriĉa.

Oresto.
Se vin kun tiu reĝa domo ligas
Intima ia ligo aŭ rilatoj,
Kiel kredigas via bela ĝojo,
Ho, tiam tenu forte vian koron!
Ĉar tre dolora estas por ĝojanto
Refalo tro subita en malĝojon.
Vi scias, mi ĝin vidas, nur la morton
De l' reĝ' Agamemnono.

Ifigenio.
Kaj ĉu tio
Ne estas por mi scio tro sufiĉa?

Oresto.
Vi scias nur duonon de l' mizero.

Ifigenio.
Kaj kio plu? Orest', Elektro vivas?

Oresto.
Pri Klitemnestro vi nenion timas?

Ifigenio.
Ŝin ja nek timo, nek espero savos.

Oresto.
Ŝi el la lando de l' esper' foriris.

Ifigenio.
Ĉu do pentante ŝi sin mem mortigis?

Oresto.
Ne! sed la propra sango ŝin mortigis.

Ifigenio.
Parolu klare, ke mi plu ne serĉu!
La necerteco per flugil' malluma
Milfoje batas ĉirkaŭ mia kapo.

Oresto.
La dioj do destinas, ke mi estu
La sciiganto de la faro, kiun
Mi tiel volus kaŝi por eterne
En la sensona regno de la nokto!
Al tio kontraŭ mia propra volo
Min nun devigas via ĉarma buŝo;
Ĝi tamen havas rajton, por postuli
Doloron ankaŭ; bone, ĝi ricevos.
En tiu tag', kiam la patro falis,
Elektro save kaŝis sian fraton;
Strofio, la bofrato de la patro,
Volonte lin akceptis kaj edukis
Lin kune kun la propra sia filo,
Pilado, kiu sin tre baldaŭ ligis
Kun la veninto per plej bela ligo
De la plej forta kora amikeco.
Kaj ju pli ili kreskis, des pli forte
En ili kreskis la deziro venĝi
La morton de la reĝo. Kaj sekrete,
En vestoj de fremduloj, ili venis
Mikenon, kvazaŭ por alporti tien
Sciigon pri la morto de Oresto
Kaj ankaŭ lian cindron. Ilin bone
Akceptis la reĝino, ili venis
Internen de la domo. Al Elektro
Orest' sin rekonigas; ŝi reblovas
En li la fajron de l' venĝemo, kiu
En la alesto sankta de l' patrino
Jam preskaŭ estingiĝis. En silento
Ŝi lin kondukas al la loko, kie
La patro falis, kie tre malforta
Malnova postesigno de la sango,
Jam preskaŭ tute plu ne rimarkebla,
La plankon, multefoje jam lavitan,
Ankoraŭ kolorigis. Tiam ŝi
Per sia fajra lango nun priskribis
Ĉiun detalon de la krima faro
Kaj sian sklavan kaj mizeran vivon,
La fierecon de la perfiduloj
Kaj la danĝerojn, kiuj la gefratojn
Ankoraŭ nun minacas de la flanko
De la patrin' duonpatriniĝinta.
Kaj tie al Oresto ŝi altrudis
Malnovan la ponardon, kiu tiom
En la Tantala dom' jam furiozis...
Kaj propra fil' mortigis Klitemnestron...

Ifigenio.
Ho senmortuloj, vi, kiuj pasigas
Feliĉajn tagojn super puraj nuboj,
Ĉu nur por tio dum tre multaj jaroj
Vi min de ĉiuj homoj apartigis
Kaj tenis min en via proksimeco
Kaj sur min metis la oficon virgan
La sanktan fajron ĉiam subtenadi
Kaj la animon mian vi, simile
Al flamo, ĉiam direktadis supren,
Ke la terurojn de la domo mia
Eksentu mi nur iam pli malfrue,
Sed tiom pli profunde?—Ho, parolu
Al mi pri la junulo malfeliĉa!
Parolu pri Oresto!

Oresto.
Ho, se jam oni povus nun rakonti
Pri lia morto! Kvazaŭ fermentante,
Leviĝis el la sang' de l' buĉitino
La ombro de l' patrino.
Al la filinoj de l' eterna nokto
Ĝi krias: "Tenu firme, ne forlasu
La mortiginton de l' patrino! Pelu
Kaj persekutu la krimulon! Pelu!
Al vi li apartenas!"—Ili aŭdas,
Iliaj okulaĉoj ekrigardas
Ĉirkaŭe kun la agla avideco.
Kaj ili ekmoviĝas en la nigraj
Kavernoj, kaj el la anguloj venas
Senbrue tuj ilia sekvantaro,
La dubo kaj la pento. Antaŭ ili
Vapor' leviĝas el la Aĥerono;
El ĝiaj nebulringoj ekruliĝas
Ĉirkaŭe de la kapo de l' kulpulo
Senĉesa freneziga meditado
Pri l' faritaĵo. Tiam, rajtigitaj
Pereon porti, la inferulinoj
Elpaŝas sur la belan dian teron,
De kiu ilin antaŭ longa tempo
Forpelis la malbeno de la dioj.
Pied' ilia pelas la kuranton,
Ripozon ili donas nur momente,
Por tuj ataki kun teruro nova.

Ifigenio.
Ho malfeliĉa, en la sama stato
Vi estas mem, kaj tial vi komprenas
Kiome li, malfeliĉul', suferas!

Oresto.
Kion vi diras? Kia sama stato?

Ifigenio.
Vin, kiel lin, ja premas fratmortigo;
Al mi jam tion diris via frato.

Oresto.
Sufiĉe! La animo via granda
Per falsa vort' ne estu plu trompata!
Fremdulo por fremdulo povas teksi
Mensogon kaj ruzaĵon, por faligi
Lin en la reton; inter ni ekzistu
Nur vero!
Mi estas mem Oresto! Kaj ĉi tiu
Krimula kap' kliniĝas al la tombo
Kaj serĉas morton. Kaj en ĉia formo
Mi estas preta vole ĝin akcepti!
Ho, kiu ajn vi estas, mi al vi
Kaj al amiko mia malfeliĉa
Deziras savon; sed al mi la savon
Mi ne deziras. Se mi ne eraras,
Ĉi tie vi nur kontraŭvole restas;
Eltrovu do rimedon, por forkuri,
Sed min ĉi tie lasu. Mia korpo
Malsupren falu de la alta roko,
Ĝis maro fluu mia sang', portante
Malbenon al la bordo de l' barbaroj!
Vi iru, en la hejma greka lando
Komencu novan, pli feliĉan vivon!

(Li foriras.)

Ifigenio.
Tiele do vi fine al mi venas,
Vi, Plenumiĝ', filino plej ravanta
De la plej granda patro! Ho, gigante
Nun antaŭ mi leviĝas via bildo!
Per la rigardo mia mi apenaŭ
Atingas viajn manojn, kiuj plenaj
De fruktoj kaj de benaj kronoj, portas
Trezorojn de Olimpo. Kiel oni
Ekkonas reĝon laŭ la grandmezuro
De l' donoj—ĉar la kvanto, kiun multaj
Jam nomus riĉo, al li devas ŝajni
Malgranda—tiel oni vin, ho dioj,
Rekonas laŭ la donoj tre ŝparataj,
Sed longe kaj saĝege preparataj.
Ĉar nur vi solaj scias, kio estas
Por ni utila, nur vi solaj vidas
La vastan regnon de la estonteco,
Dum antaŭ ni la steloj kaj nebuloj
Ĉiuvespere kovras la rigardon.
Trankvile vi aŭskultas nian preĝon,
Petantan pri sensaĝa rapideco,
Sed via man' neniam malmature
Deŝiras la ĉielajn orajn fruktojn;
Kaj ve al tiu, kiu ilin prenas
Perforte tro frutempe: la acida
Manĝaĵ' al li alportas nur la morton.
Ne lasu, ke la longe atendita
Feliĉ', apenaŭ iam esperita,
Simile al la ombro de amiko
Nun preterpasu vane, restigante
Trioblan suferadon kaj doloron!

Oresto (denove aliras al ŝi).
Se vi pri vi kaj pri Pilado preĝas,
Ne citu mian nomon kun la viaj!
Ne savos vi krimulon, sed kun li
Dividos vi malbenon kaj mizeron.

Ifigenio.
De via sort' dependas mia sorto.

Oresto.
Neniel! Sola kaj sen akompano
Mi iru en la regnon de la morto.
Se eĉ per via propra kovrotuko
Vi kovros la kulpulon, vi ne kaŝos
Lin antaŭ la eterne-maldormantoj;
Alesto via, ho ĉielulino,
Flankigos ilin, sed ne fortimigos.
La teron de la sankta arbareto
Ne rajtas ili tuŝi arogante
Per la piedoj, sed de malproksime
De temp' al tempo aŭdas mi ilian
Teruran ridon. Tiel blekas lupoj
Ĉirkaŭe de la arb', sur kiun savis
Sin vojaĝanto. Ekster la arbaro
Ripozas ili, kvazaŭ sieĝante;
Sed se mi nur forlasos la arbaron,
Tuj ili ekleviĝos, balancante
Serpentajn siajn kapojn, aperigos
Ĉirkaŭe polvajn nubojn kaj pelados
Akiron sian pluen, sen ripozo.

Ifigenio.
Ĉu povas vi aŭskulti bonan vorton?

Oresto.
Ĝin ŝparu por amato de la dioj!

Ifigenio.
Espero nova nun por vi eklumis.

Oresto.
Tra fumo nur briletas antaŭ mi
La mortriver', vokante al infero.

Ifigenio.
Ĉu vi fratinon havas nur Elektron?

Oresto.
Nur ŝin mi konis; ĉar la pli maljunan
Frutempe prenis for el la mizero
De nia domo ŝia bona sorto,
En kiu ni nur teruraĵon vidis.
Ho, ne demandu plu kaj ne aligu
Vin al la Erinioj. Kun kruela
Plezuro ili de l' animo mia
La cindron blovas for kaj ne permesas,
Ke la plej lastaj karboj, kiuj restis
De la terura brul' de nia domo,
En mia kor' kviete estingiĝu.
Ĉu tiu fajr', intence incitata,
Nutrata per sulfuro de l' infero
Eterne en animo mia brulos?

Ifigenio.
Mi dolĉan odoraĵon nun enportas
En tiun fajron. Pura spir' de amo
Per delikata blov' malvarmetigos
La ardon, kiu bakas vian bruston!
Oresto, mia kara! Ĉu ne povas
Vi min kompreni? Ĉu de l' akompano
De la teruraj diaj punantinoj
La sang' en viaj vejnoj elsekiĝis?
Ĉu el la kapo de Gorgon' penetris
Ŝtoniga sorĉo ĉiujn viajn membrojn?
Se elverŝita sango de patrino
Per surda voĉo vokas al infero,—
Ĉu pura bena vorto de fratino
Ne vokos dian helpon de Olimpo?

Oresto.
Ĝi vokas! Ha, ĉu tiel vi deziras
Pereon mian? Ĉu en vi sin kaŝas
Diin' de venĝo? Kiu do vi estas,
Vi, kies voĉo kruelege turnas
La plej profundan mian internaĵon?

Ifigenio.
Eksentu do la voĉon de la koro:
Orest'! ĝi estas mi, Ifigenio!
Mi vivas!

Oresto.
Vi!

Ifigenio.
Ho, frato!

Oresto.
For! ho, for!
Ne tuŝu miajn buklojn! Ĉar, simile
Al la edziĝa vesto de Kreuzo,
Per nevenkebla fajro mi infektas.
Foriru! Kiel iam Herkuleso,
Mi devas preni morton izolite.

Ifigenio.
Vi ne pereos! Ho, se mi nur povus
Trankvilan unu vorton de vi aŭdi!
Forigu mian dubon, ho, certigu,
Certigu al mi tute la feliĉon,
Pri kiu tiel longe mi petegis.
Ĉar rado de doloro kaj de ĝojo
En mia kor' ruliĝas. De l' fremdulo
Forpuŝas min la timo; sed plej forte
Min la interno tiras al la frato.

Oresto.
Ĉu staras mi en templo de Lieo?
Ĉu furioza puŝo de pasio
Atakis nun subite la pastrinon?

Ifigenio.
Ho, aŭdu min! Ho, vidu, kiel fine
Post longa, longa tempo mia koro
Nun malfermiĝis por la granda ĝojo,
Ke al la sola kaj al la plej kara
El ĉio, kio en la tuta mondo
Por mi ankoraŭ restis, mi nun povas
La kapon kisi; ke per miaj brakoj,
Ĝis nun nur al la vento etenditaj,
Mi fine vin nun povas ĉirkaŭpreni!
Ho, lasu! lasu! Ĉar eĉ de l' Parnaso
La fonto, kiu saltas en la valon,
Ne fluas tiel pure, tiel hele,
Kiel nun fluas senmezura ĝojo
El mia koro, fluas kaj ĉirkaŭas
Min kiel granda ondoplena maro.
Oresto! Ho, Oresto! Mia frato!

Oresto.
Ne, bela nimfo, ne, mi ne konfidas
Al vi kaj viaj flatoj. Ne forgesu,
Dian' postulas servon la plej ĉastan;
Ŝi venĝas malsanktigon de la templo.
De mia brust' forigu vian brakon!
Kaj se vi volas doni al junulo
Savantan amon kaj lin feliĉigi,
Vin tiam turnu al amiko mia,
La viro pli valora. Jen li vagas
Sur la vojeto tie sur la roko;
Al li vi iru kaj al li vi donu
Konsilon bonan, sed min lasu for!

Ifigenio.
Rekonsciiĝu, frato, kaj rekonu
La trovitinon! La ĉielan ĝojon,
La puran, ĉastan ĝojon de fratino
Ne nomu senprudenta volupteco!
Ho, dioj, prenu la manian kovron
For de okulo lia la rigida,
Ke la momento de l' plej alta ĝojo
Ne faru nin trioble malfeliĉaj!
Jen antaŭ vi ŝi staras, la fratino
De longe jam perdita. De l' altaro
Min la diino tiris for kaj savis
Ĉi tien min en sian propran templon.
Kaj vi, kaptita kaj oferbuĉota,
En la pastrino trovas la fratinon.

Oresto.
Ho, malfeliĉa! Nun la suno vidu
De nia dom' la lastan teruraĵon!
Ĉu ne troviĝas tie ĉi Elektro?
Ŝi ankaŭ nun kun ni pereu kune,
Por ne daŭrigi sian vivon sole
Por sorto kaj suferoj pli turmentaj!
Pastrin', al la altaro min konduku:
La fratmortigo estas tradicio
Hereda en malnova nia gento;
Vin, dioj, dankas mi, ke vi decidis
Min pereigi fraŭle, sen infanoj.
Kaj vi de mi akceptu la konsilon,
Ne amu tro la sunon kaj la stelojn;
Ho, sekvu min en la malluman regnon!
Simile kiel drakoj sulfurmarĉaj
Sin en batal' englutas reciproke,
La furioza gento de Tantalo
Sin mem ekstermas; iru do kun mi
Malsupren seninfane kaj senkulpe!
Vi min rigardas kun kompato? Ĉesu!
Sammaniere serĉis Klitemnestro
Resonon en la kor' de sia filo;
Sed lia brako trafis ŝian bruston,
Kaj la patrino falis. Ho, aperu,
Spirito indignanta! Vi, furioj,
Alproksimiĝu per fermita rondo,
Rigardu la al vi agrablan dramon,
La plej teruran, kiun vi preparis!
Ne venĝo aŭ malamo nun akrigas
Ponardon sian: la fratin' amanta
Nun estas devigata doni morton.
Ne ploru! Ĝi ne estas via kulpo.
De mia infaneco mi nenion
Tiele amis, kiel vin mi povus
Nun ami, ho, fratino mia kara.
Jes, levu la ponardon, ne indulgu,
Disŝiru tiun bruston, donu vojon
Al la torentoj, kiuj en ĝi bolas!

(Li falas svene.)

Ifigenio.
Elporti sola tiom da feliĉo
Kaj tiom da suferoj mi ne povas.
Pilado, kie estas vi, Pilado?
Alportu vian helpon, kara viro!

(Ŝi foriras serĉante.)

Johann Wolfgang von Goethe
Tradukis Lejzer Ludwig Zamenhof
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro