Akcepto-paĝoIfigenio en Taŭrido → Akto kvara, sceno kvara

Ifigenio en Taŭrido: Akto kvara, sceno kvara

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Pilado.
Ha, kie estas ŝi, ke mi rapidu
Al ŝi alporti ĝojan la sciigon
Pri nia savo!

Ifigenio.
Vidu, jen mi estas,
De zorgoj premegata, mi atendas
Nun la konsolon, kiun vi promesas.

Pilado.
La frato resaniĝis! La ŝtonecan
Ekstersanktejan teron kaj la bordon
Atingis ni en gaja parolado.
Ni ne rimarkis, kiam ni forlasis
La arbareton. Ĉiam pli ravante
La bela flamo de junec' ĉirkaŭis
La buklan lian kapon. Hele brilis
Kuraĝe kaj espere la okuloj,
Kaj lia kor' libere sin fordonis
Plenege al la ĝojo kaj plezuro.
Ke vin kaj min li baldaŭ povos savi.

Ifigenio.
Benata estu! De la lipo, kiu
Eldiris tiajn feliĉigajn vortojn,
Neniam sonu tono de suferoj!

Pilado.
Aŭskultu plu; feliĉo kiel princo
Kun bela sekvantaro ĉiam marŝas.
La kamaradojn ankaŭ ni retrovis;
En roka golf' la ŝipon ili kaŝis
Kaj sidis atendante kaj malĝoje.
Apenaŭ ekvidinte vian fraton,
Ekkriis ili ĝoje, kaj insiste
La ŝipanaro petis rapidigi
La forveturon. Ĉiu man' sopiras
Remilon, kaj eĉ vento, de ni ĉiuj
Tuj rimarkita, ĉarmajn la flugilojn
Etendis kaj ekblovis de la bordo.
Ni do rapidu, kaj vi tuj konduku
Min al la templo, lasu min eniri
Kaj kapti respektege la objekton
De nia celo! Mi sufiĉos sola,
Por porti for sur miaj fortaj ŝultroj
La bildon de l' diino; kiel forte
Mi sopiregas la celitan ŝarĝon!

(Ĉe la lastaj vortoj li sin direktas al la templo, ne rimarkante, ke Ifigenio lin ne sekvas; sed baldaŭ li sin returnas.)

Vi staras sendecide! Vi silentas!
Vi ŝajnas konfuzita! Ĉu aperis
Barante ia nova malfeliĉo?
Ho, diru, ĉu vi al la reĝ' raportis
La vortojn, kiujn ni interkonsentis?

Ifigenio.
Jes, kara viro; sed vi min insultos.
Mi sentas jam silentan la riproĉon!
Sendito de la reĝo al mi venis,
Kaj kion vi al mi instruis, tion
Mi al li diris. Ŝajnas, ke li estis
Tre mirigita, kaj li tre insistis,
Ke pri l' malofta la ceremonio
Raporton oni faru al la reĝo
Kaj aŭdu lian volon; kaj mi nun
Atendas la revenon de l' sendito.

Pilado.
Ho, ve al ni! Renovigita flugas
Nun la danĝero ĉirkaŭ niaj kapoj!
Nu, kial do vi vin ne kovris saĝe
Per rajtoj de pastrino?

Ifigenio.
Mi neniam
Kovrilon faris el la pastra rajto.

Pilado.
Ho, tiam vin kaj nin, animo pura,
Vi pereigos. Kial mi ne pensis
Pri ĝi antaŭe kaj vin ne instruis
Eviti ankaŭ tiun ĉi postulon!

Ifigenio.
Nur min insultu! Mi nur estas kulpa,
Mi tion sentas; tamen mi ne povis
Rifuzi al la vir', kiu postulis
Prudente tion, kion mia koro
Ne povis ja ne trovi tute prava.

Pilado.
La stato nun fariĝis pli danĝera;
Sed ankaŭ tiel ni ne devas perdi
Kuraĝon, aŭ per agoj neprudentaj
Aŭ tro rapidaj mem nin elperfidi.
Trankvile nun atendu la revenon
De la sendito, kaj post liaj vortoj
Vi staru forte, kion ajn li diros!
Ĉar la aranĝo de sanktigaj faroj
Ja estas ne afero de la reĝo,
Sed de l' pastrino. Kaj se li deziros
Ekvidi la fremdulon, kiun peze
Atakis konvulsioj de frenezo,
Rifuzu sub preteksto, ke vi tenas
Nin ambaŭ nun kaŝitaj en la templo.
Tiele vi al ni la eblon donos,
Ke, forportante sanktan la trezoron
For de l' popolo kruda kaj barbara,
Rapide ni forkuru kaj saviĝu.
Plej bonajn signojn sendas Apolono,
Kaj antaŭ ol ni pie la kondiĉon
Plenumis, li al ni jam aperigis
Favoron sian, kiun li promesis.
Oresto liberiĝis kaj saniĝis!
Kun li, kun nia kara liberulo,
Konduku nin, ho vi, favoraj ventoj,
Al la insulo roka, kie loĝas
La dio! Kaj tuj poste al Mikeno,
Ke ĝi revivu, ke nun el la cindro
De ĝiaj estingitaj fajrolokoj
La patraj dioj ĝoje releviĝu
Kaj bela fajro lumu nun denove
Por ili. Via mano la unua
Por ili ŝutos el la oraj vazoj
Incenson. Trans la sojlon vi enportos
Denove savon, ĝojon, novan vivon,
Kaj la malbenon vi malaperigos,
Kaj vian familion vi ornamos
Per novaj, freŝaj floroj de la vivo.

Ifigenio.
Ho, kiam mi vin aŭdas, mia kara,
Tuj mia kor', trafita de l' radio
De viaj vortoj, turnas sin feliĉe
Al dolĉa la konsolo, kiel floro
Sin turnas al la suno. Kian ĝojon
Alportas firmaj vortoj de amiko
Apudestanta! tiuj vortoj havas
Ĉielan forton, dum solulo falas
Sub ŝarĝ' de sia propra meditado!
Ŝlositaj en la brusto, maturiĝas
Nur malfacile kaj tre malrapide
La pensoj kaj decidoj, sed alesto
De kara homo ilin tre facile
Disvolvas.

Pilado.
Nun adiaŭ! Mi rapidos
Nun trankviligi la amikojn, kiuj
Atendas sopirante. Poste baldaŭ
Ĉi tien mi revenos kaj, kaŝita
En arbetaĵ' de roko, mi atendos
De vi signalon.—Tamen diru, kial
Vi nun meditas? Vian frunton kovris
Subite ia ombro de malĝojo.

Ifigenio.
Pardonu! Kiel la senpezaj nuboj
Antaŭe de la suno, tiel flugas
Malgranda zorgo antaŭ mia koro.

Pilado.
Ne timu! Nur por trompi la danĝero
Sin ligis kun la timo. Ambaŭ estas
Kunuloj.

Ifigenio.
Tamen ne malnobla estas
La zorgo, kiu penas min averti,
Ke mi ne trompu mian reĝon, kiu
Por mi fariĝis kvazaŭ dua patro.

Pilado.
La homon, kiu buĉas vian fraton!

Ifigenio.
La homon, kiu faris al mi bonon.

Pilado.
Se la neces' ordonas, ĝi ne estas
Maldanko.

Ifigenio.
Tamen restas ĝi maldanko;
Nur la neces' ĝin senkulpigas.

Pilado.
Prava
Vi estas antaŭ dioj, antaŭ homoj.

Ifigenio.
Sed mia propra koro ne silentas.

Pilado.
Tro-severeco estas fiereco.

Ifigenio.
Mi tion ne esploras, mi nur sentas.

Pilado.
Kun ĝusta sent' vi devas vin adori.

Ifigenio.
Feliĉa estas kor' nur tute pura.

Pilado.
Vi tia vin konservis en la templo;
La vivo nin instruas esti malpli
Severa kontraŭ ni kaj la aliaj;
Vi ankaŭ tion lernos. Tiel strange
La homa gento estas konstruita,
Tiele ĉio estas reciproke
Interplektita kaj interligita,
Ke en si mem aŭ kun aliaj homoj
Neniu povas resti tute pura
Aŭ senkonfuza. Ni ne devas esti
Juĝantoj pri ni mem. La homo devas
Nur marŝi kaj observi sian vojon;
Ĉar tre malofte homo ĝuste taksas
Faritajn siajn farojn, sed li preskaŭ
Neniam scias taksi la faratajn.

Ifigenio.
Vi preskaŭ min konvinkis.

Pilado.
Sed por kio
Konvinki, se elekto ne ekzistas?
Por savi fraton, vin kaj la amikon,
Nur unu voj' ekzistas; tial restas
Nur la demand', ĉu ni la vojon iras?

Ifigenio.
Ho, lasu min heziti! ĉar vi mem
Ne farus kun anima trankvileco
Tielan maljustaĵon kontraŭ homo,
De kiu vi ricevis nur bonfarojn.

Pilado.
Se ni pereos, tiam vin atendas
Riproĉo pli severa, kondukanta
Al malesper'. Vi certe ne kutimis
Suferi perdojn, se nun, por eviti
Grandegan malfeliĉon, vi ne volas
Oferi eĉ vorteton de malvero.

Ifigenio.
Ho, se mi en mi portus viran koron,
Por kiu, se ĝi ion jam decidis,
Aliaj ĉiuj voĉoj restas mutaj!

Pilado.
Vi vane ŝanceliĝas. Nun ordonas
La fera mano de la neceseco,
Kaj ĝia serioza signo estas
Plej alta leĝo, kiun eĉ la dioj
Obei devas. La nekonsilebla
Fratino de l' eterna sorto regas
Silente. Se sur vin ĝi ion metis,
Vi tion portu! kaj se ĝi ordonis,
Plenumu sendispute. La ceteran
Vi ĉion scias. Baldaŭ mi revenos,
Por preni el la sankta via mano
De nia sav' la belan sigelilon.

Johann Wolfgang von Goethe
Tradukis Lejzer Ludwig Zamenhof
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro