Akcepto-paĝoIfigenio en Taŭrido → Akto kvara, sceno unua

Ifigenio en Taŭrido: Akto kvara, sceno unua

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Ifigenio (sola).
Se por mortemulo
La dioj destinas
Tre multajn konfuzojn
Kaj por li preparas
Skuantan transiron
De ĝoj' al doloro,
De suferoj al ĝojo:
Tiam apud la urbo
Aŭ sur bord' malproksima
Ili por li edukas
Amikon trankvilan,
Ke en hor' de mizero
Estu preta la helpo.

Ho, benu, dioj, benu vi Piladon
Kaj benu ĉiun lian entreprenon!
Li estas forta brako en batalo,
Li estas luma saĝo en kunveno,
Ĉar tre trankvilan havas li animon
Kaj al la suferantoj li alportas
Konsilon kaj en ĝusta tempo helpon.
Min li forŝiris de la frato, kiun
Mi kun ador' senfine rigardadis,
Mi ĝojis kaj mi ĝuis, mi ne povis
Satiĝi de l' feliĉo mia propra,
Mi lin el miaj brakoj ne ellasis,
Kaj mi ne sentis la danĝeron, kiu
Ĉirkaŭis nin kaj estis tre proksima.

Nun ili, por plenumi la intencon,
Jam iras al la mara bordo, kie,
Kaŝite en la golf', ilia ŝipo
Atendas nur la signon. Kaj al mi
Prudentajn vortojn ili en la buŝon
Enmetis kaj instruis min, kiele
Mi al la reĝ' respondu, se li sendos
Insiste ekpostuli la oferon.
Mi vidas, mi min devas lasi gvidi
Simile al infano; mi ne lernis
Inside aŭ per ruz' ion akiri.
Ho ve al mensogantoj! La mensogo
Neniam liberigas nian bruston
Simile al la vortoj de la vero;
Ĝi ne konsolas nin, ĝi nur turmentas
La homon, kiu ĝin sekrete forĝas,
Kaj kiel sago, kiun en la flugo
Potenca dio kaptas kaj rebatas,
Ĝi celon ne atingas, sed resaltas
Kaj trafas tiun, kiu ĝin elpafis.
Ho, pezaj zorgoj premas mian bruston.
Ĉu eble sur la ter' nesanktigita
De l' bordo nun denove la furio
Atakis plej kruele mian fraton?
Ĉu eble ili estas malkaŝitaj?
Ha, ŝajnas, ke armitoj proksimiĝas!
Ha, jen! Jen kuriero de la reĝo
Ĉi tien venas per rapidaj paŝoj.
La koro en mi batas, la animo
Kovriĝas per nebulo, kiam mi
Nun devas ekrigardi la vizaĝon
De l' vir', al kiu devas mi mensogi.

Johann Wolfgang von Goethe
Tradukis Lejzer Ludwig Zamenhof
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro