Akcepto-paĝoIfigenio en Taŭrido → Akto unua, sceno tria

Ifigenio en Taŭrido: Akto unua, sceno tria

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Ifigenio.
Per la plej belaj donoj kaj trezoroj
Vin benu la diino! Al vi ĉiam
Ŝi donu venkon, gloron kaj riĉecon,
Bonstaton por la viaj kaj plenumon
De ĉiu via nobla ekdeziro!
Ke vi, kiu tre multajn zorge regas,
Feliĉon ankaŭ multigitan havu!

Toas.
Mi ĝojus, se min glorus la popolo,
Ke tion, kion mi akiris, ĝuas
Aliaj pli ol mi. La plej feliĉa—
Ĉu reĝo, ĉu simplulo—estas homo,
Se lin ĝojigas lia propra domo.
Vi partoprenis en doloro mia
La tagon, kiam glav' de malamiko
De mia flanko rabis mian filon,
La lastan, la plej bonan. Tiel longe,
Dum mia koro estis okupita
De la spirit' de venĝo, mi ne sentis
La dezertecon de loĝejo mia;
Sed nun kontentigita mi revenas,
La malamikan regnon mi detruis
Kaj mia filo estas jam venĝita,—
Nun en la tuta mia domo restas
Nenio, kio povus min ĝojigi.
La gajan obeadon, kiu lumis
Por mi ĝis nun el la okul' de ĉiu,
Nun ombras zorgo kaj nekontenteco.
Jam ĉiu pensas pri la estonteco
Kaj senfilulon sekvas nevolonte.
Mi venas nun en tiun templon, kiun
Mi vizitadis ofte, por elpeti
La venkon, aŭ por danki por la venko.
En mia brusto portas mi deziron
Malnovan, kiu certe por vi ankaŭ
Ne estas nekonata: mi esperas,
Ke por la beno al popolo mia
Kaj al mi mem mi enkondukos vin
En mian domon kiel fianĉinon.

Ifigenio.
Ho reĝo! Al knabino nekonata
Tro multe vi oferas. Hontigita
Nun staras antaŭ vi la fremdulino,
La elpelita, kiu sur la bordo
Nenion serĉis krom rifuĝo paca,
Kaj tion vi al mi sufiĉe donis.

Toas.
Ke la devenon vian antaŭ mi
Vi ĉiam kaŝas, reĝon ofendante,—
Neniu gento povus ĝin toleri.
Timigas nia bordo la fremdulojn:
Postulas tion leĝ' kaj neceseco;
Sed vi ja ĝuas ĉiujn leĝajn rajtojn,
Vi, plej afable akceptita gasto,
Laŭplaĉe disponanta sian tagon,—
De vi konfidon mi esperis, kiun
Meritas mastro por la gastameco.

Ifigenio.
Se kaŝis mi la nomon de l' gepatroj,
Ho, mia reĝo, kredu, mi ĝin faris
Pro embaraso, ne pro malkonfido.
Ĉar ve! tre povas esti, ke se vi
Ekscius, kiu antaŭ vi troviĝas
Kaj kian sorto malbenitan kapon
Vi nutras kaj defendas, terurego
Atakus tiam vian grandan koron;
Anstataŭ sur la tronon min inviti,
Vi eble min elpelus el la regno,
Kaj antaŭ ol atingus mi revenon
Al mia hejmo, finon de l' vagado,
Vi puŝus min al la mizero, kiu
Fariĝas ĉie la terura sorto
De ĉiu elpelito kaj vaganto.

Toas.
Nu, kiel ajn pri vi la dioj pensas
Kaj kion ajn pri via dom' decidis,—
Mi tamen scias, ke de l' tempo, kiam
Ĉi tie vi aperis kaj ĉe ni
Vi ĝuas plenmezure gastamecon,
Ne mankas al ni beno de l' ĉielo.
Ne estus tre facile min konvinki,
Ke mi en vi protektas kulpan kapon.

Ifigenio.
Vin benas la bonfaro, ne la gasto.

Toas.
Boneco por krimul' ne donas benon;
Ĉesigu do silenton kaj malfidon!
Ne maljustulo tion ĉi postulas.
Al mi vin la diino enmanigis,
Kaj kiel ŝi, mi ankaŭ vin protektas,
Kaj ŝia volo estu por mi leĝo:
Se povas vi reveni en la hejmon,
Mi tiam vin de ĉio liberigas;
Sed se la vojo estas jam barita
Al vi por ĉiam, aŭ se via gento
El sia lando estas elpelita
Aŭ eĉ fatale tute estingita,
Vi tiam ĉiurajte estas mia.
Parolu do malkaŝe, kaj vi scias,
Ke mi neniam rompas mian vorton.

Ifigenio.
De la ligil' malnova nevolonte
La lango liberiĝas, por nun fine
Malkaŝi, kion kaŝis mi tre longe;
Ĉar se sekreton oni unu fojon
Al iu elkonfidas, ĝi forlasas
Por ĉiam la gardejon en la koro
Kaj malutilas, aŭ ĝi iufoje
Utilas, se la dioj tion volas.
Aŭskultu! Mi devenas de Tantalo.

Toas.
Kviete vi eldiris grandan vorton!
Ĉu tiu estas via gentopatro,
Pri kiu aŭdis ja la tuta mondo,
Ke estis li plej granda favorato
De la diaro? Ĉu li estas tiu
Tantalo, kiun Jupiter' invitis
Al sia tablo kaj al konsiliĝo
Kaj kies spertoriĉajn saĝajn vortojn
La dioj mem kun ĝuo aŭskultadis,
Simile al parol' de orakolo?

Ifigenio.
Li estas tiu sama. Sed la dioj
Ne devas tro kun homoj amikiĝi:
Ĉar mortemuloj estas tro malfortaj,
Por sen kapturno teni sin tro alte.
Ne estis li malnobla perfidulo,
Sed nur tro granda, por sin senti sklavo,
Kaj tro malgranda por kunul' de dio,
Kaj lia peko estis ja nur homa.
Severa estis la dekret' de l' dioj,
Kaj la poetoj kantas, ke perfido
Kaj granda fiereco lin por ĉiam
Do l' tablo Jupitera defaligis
Kun granda malhonor' en la Tartaron.
Kaj ve! la tuta gento sur si portas
Eterne la koleron de la dioj.

Toas.
Ĉu pro l' prapatro aŭ de propra kulpo?

Ifigenio.
Ĝi estas vero, ke la tuta gento
La malkvietan forton de l' Titanoj
Heredis certe; tamen Jupitero
Per fer' ilian frunton ĉirkaŭforĝis;
Saĝecon, moderecon, paciencon
Ne konis ili; ĉiu ekdeziro
Ĉe ili tuj fariĝis furiozo
Sovaĝa kaj senlima. Jam Pelopso
La viro kun la fera vol', la filo
Amata de Tantal' al si akiris
Per trompo kaj perfido la plej belan
Virinon en la mond', Hipodamion,
Filinon de la reĝo Ojnomao.
Du filojn ŝi al sia edzo naskis,
Tieston kaj Atreon. Kun envio
La amon de la patro ili vidis
Al la unua filo, kiu restis
De la edzin' unua. La malamo
La fratojn interligis, kaj sekrete
Mortigis ili kune sian fraton.
La patr' Hipodamion tuj suspektas,
Kaj furioze li de ŝi postulas
Redonon de la fil', kaj ŝi mortigas
Sin mem...

Toas.
Vi eksilentis? Ho, daŭrigu!
Ne pentu, ke konfidis vi. Parolu!

Ifigenio.
Feliĉa estas, kiu kun plezuro
Parolas pri la patroj, kiu ĝoje
Rakontas pri iliaj grandaj agoj
Kaj en la fino de la bela vico
Sin mem fiere vidas. Ne naskiĝas
En ia dom' subite duondio
Aŭ monstro; sed nur tuta granda vico
Da malbonuloj aŭ bonuloj kreas
Monstraĵon aŭ gloraĵon en la mondo.
Post morto de la patro regis kune
Atreo kaj Tiesto en la urbo.
Ne longe tamen povis daŭri paco.
Post kelka temp' Tiesto malhonoris
La liton de la frato. Tiam venĝe
Atreo lin elpelis el la regno.
Sed jam de longe, krimon preparante,
Tiesto ŝtelis filon de Atreo
Kaj lin edukis kvazaŭ sian propran.
Nun en la brusto de la kvazaŭfilo
Li vekas furiozan venĝemecon
Kaj lin elsendas al la reĝa urbo,
Por en la onklo buĉi sian patron.

La plano de l' junulo malkovriĝas;
Kaj per kruela morto nun la reĝo
La atencinton punas, supozante,
Ke li mortigas filon de la frato.
Nur tro malfrue li sciiĝas, kiu
En turmentego antaŭ li pereis.
Por kontentigi brulan deziregon
De venĝo, li sekrete primeditas
Teruran faron. Ŝajne pacigita,
Indiferenta kaj trankvila, logis
Li sian fraton kun du liaj filoj
Returne en la regnon; ambaŭ knabojn
Li kaptas kaj buĉigas; ĉe festeno
Regalas li la patron per viando
De liaj propraj filoj. Kiam poste
Tiesto, satiĝinte, eksopiras
Pri siaj filoj kaj demandon faras
Kaj pensas jam, ke post la pord' li aŭdas
Iliajn paŝojn kaj ilian voĉon,
Atreo kun sovaĝa rido ĵetas
Nun antaŭ lin la kapojn de l' buĉitoj...
Vi, reĝo, kun teruro vin deturnas!
La suno ankaŭ tiel sin deturnis
Kaj fordirektis tiam sian ĉaron...
Jen la prapatroj de l' pastrino via!
Kaj multon el la sorto de la viroj
Kaj el iliaj agoj furiozaj
Ankoraŭ kovras la malluma nokto,
Montrante nur krepuskon tremigantan.

Toas.
Vi ankaŭ ilin kovru per silento!
Sufiĉe da teruroj! Vi nur diru,
Per kia do miraklo vi elkreskis
El tiu trunk' sovaĝa?

Ifigenio.
De Atreo
Unua fil' Agamemnono estis:
Li estas mia patro. Sed en li
Mi ĉiam vidis—mi kun ĝojo diras—
Modelon de la plej perfekta viro.
Al li kiel unuan amofrukton
Min naskis Klitemnestro, kaj post mi
Elektron. Kaj la reĝo regis pace,
Kaj la ripozon longe ne havitan
Ricevis nun la domo de Tantalo.
Por la feliĉo de l' gepatroj mankis
Ankoraŭ filo; sed apenaŭ tiu
Deziro plenumiĝis kaj intere
De la fratinoj kreskis la fileto,
Oresto la amata, jen pretiĝis
Jam nova malfeliĉo por la domo.

Vi aŭdis ja pri la milito, kiu,
Por venĝi rabon de virin' plej bela,
La tutan forton de la grekaj princoj
Venigis sub la grandan urbon Trojo.
Ĉu ili Trojon venkis kaj la celon
De sia venĝ' atingis,—mi ne aŭdis.
La tutan armearon de la grekoj
Kondukis mia patro. En Aŭlido
Atendis ili longe tute vane
Favoran venton, ĉar Dian' koleris
Ilian kondukanton, ŝi retenis
La rapidantajn grekojn kaj postulis
Per Kalĥas la filinon la plej aĝan
De l' reĝo. Tiam ili ruze logis
Min kune kun patrin' en la tendaron,
Al la altar' min tiris kaj oferis
Ĉi tiun kapon al Diano. Tiam
Ŝi repaciĝis: ŝi ne volis havi
La sangon mian, ŝi min save kovris
Per nubo. Kaj nur en ĉi tiu templo
Post ŝajna morto mi min mem rekonis.
Ĝi estas mi, mi mem: Ifigenio,
Nepino de Atreo kaj filino
De l' reĝ' Agamemnono, la propraĵo
De la diino, antaŭ vi nun staras.

Toas.
Ne pli por mi valoras reĝidino,
Ol la ĝisnuna nekonatulino.
Senŝanĝe mi ripetas: vi min sekvu,
Kun mi dividu, kion mi posedas!

Ifigenio.
Ho, kiel mi kuraĝus tion fari?
Ĉu mi ne apartenas tute plene
Al la diino, kiu mem min savis?
La rifuĝejon ŝi por mi elektis,
Kaj por la patro, kiun per la ŝajno
Ŝi jam sufiĉe punis, ŝi konservas
Min eble kiel la plej belan ĝojon
Por lia maljuneco. Eble jam
La tago de l' reveno proksimiĝas;
Kaj mi, intencon ŝian malŝatante,
Min mem katenus kontraŭ ŝia volo?
Ŝi donu signon, se mi devas resti.

Toas.
Ŝi vin retenas, sekve ŝi konsentas.
Ne serĉu tiel zorge la pretekstojn!
Ne kaŝas multaj vortoj la rifuzon;
La aŭskultanto aŭdas nur la "ne".

Ifigenio.
Ne volas mi per vortoj vin blindigi;
La koron mian mi al vi malkovris.
Kaj ĉu vi mem ne sentas, kiel min
La sopirado devas forte tiri
Al mia patro, al patrino mia,
Al la gefratoj, por ke en la domo,
En kiu la malĝojo tiel ofte
Ankoraŭ murmuretas mian nomon,
Eksonu unu fojon ĝoja krio
Pri mi kiel pri novenaskitino
Kaj floroj gaje kronu la kolonojn?
Ho, se vi tien ŝipe min resendus,
Vi al ni ĉiuj donus novan vivon.

Toas.
Nu, do reiru! Faru, kion diktas
Al vi la koro, ne obeu voĉon
De la prudento kaj konsilo! Estu
Virino tute, donu vin libere
Al la instinkto, kiu vin senbride
Sovaĝe pelas tien ĉi kaj tien!
Se en la brusto de virin' ekflamas
Deziro, tiam eĉ ligil' plej sankta
Ŝin ne detenas de l' trompanto, kiu
Ellogas ŝin el la fidelaj brakoj
De l' patro aŭ de la sindona edzo;
Sed se ne brulas flam' en ŝia brusto,
Ho, tiam vane kontraŭ ŝi laboras
La ora lango de la admonado.

Ifigenio.
Memoru, reĝo, vian noblan vorton!
Ĉu tiel vi repagas por konfido?
Vi ŝajnis pretigita ĉion aŭdi.

Toas.
Mi por surpriz' ne estis pretigita;
Sed ankaŭ tion devis mi atendi:
Mi sciis ja, ke kun virin' mi traktas.

Ifigenio.
Ho, ne insultu, reĝo, nian sekson!
La bataliloj de virin' ne estas
Brilantaj kiel viaj, sed malnoblaj
Ne estas ili certe. Kredu, reĝo,
Ke mi komprenas la feliĉon vian
Pli bone ol vi mem. Ĉar vi ne konas
Vin mem nek min, vi tial opinias,
Ke ligo pli proksima al ni donus
Feliĉon. Tute plena de kuraĝo
Kaj de plej bona volo, vi postulas,
Ke mi nun cedu; tamen plej sincere
La diojn dankas mi, ke ili donis
Al mi la forton, por kontraŭbatali
La ligon, kiun ili ne aprobas.

Toas.
Ne dioj, sed nur via kor' parolas.

Ifigenio.
Per nia kor' parolas al ni ili.

Toas.
Kaj mi ne havas rajton ilin aŭdi?

Ifigenio.
Tra la venteg' la voĉo ne aŭdiĝas.

Toas.
Ĉu la pastrino sola ĝin nur aŭdas?

Ifigenio.
Ĝin reĝo pli ol ĉiuj devus aŭdi!

Toas.
Ofico sankta kaj hereda rajto
De l' Jupitera tablo proksimigas
Vin al la dioj pli ol min, barbaron,
Infanon de la tero.

Ifigenio.
Tiel punas
Vi min por la konfido ellogita!

Toas.
Mi estas hom'; pli bone do ni finu!
La vorto mia restu: estu plue
Pastrino de l' diin' laŭ ŝia volo;
Sed mi pardonon petas de Diano,
Ke mi ĝis nun maljuste ŝin senigis
De la antikvaj decaj oferdonoj.
Neniun fremdan prenas nia lando;
Laŭ mor' antikva lin atendas morto;
Nur vi per via ĉarma afableco,
En kiu mi per mia koro vidis
Jen amon do filino, jen la senton
De silentanta ĉarma fianĉino,—
Nur vi per sorĉa ligo min katenis,
Ke mi forgesis tute mian devon.
Vi mian cerbon kvazaŭ endormigis,
Kaj mi ne aŭdis pli la murmuradon
De la popol'. Nun ĉiuj laŭte krias,
Ke la frutempa mort' de mia filo
Pro mia kulpo venis. Mi ne volas
Nun plu pro vi reteni la amason,
Kriantan laŭte pri la oferdonoj.

Ifigenio.
Pro mi neniam tion mi deziris.
La diojn ne komprenas, kiu pensas,
Ke ili amas sangon; li enmetas
En ilin sian propan kruelecon.
Ĉu min ne savis la diino mem?
Ŝi mian servon volis, ne la morton.

Toas.
Ne decas por facilmovebla saĝo
Laŭ nia propra vol' komentarii
La sanktan tradicion. Vi plenumu
La devon vian, mi plenumos mian.
Du fremdaj viroj, kiujn ĵus ni trovis
Kaŝitajn en surbordaj la kavernoj
Kaj kiuj ne alportas al ni bonon,
En miaj manoj estas nun. En ili
Diino via havu nun denove
La longe jam mankantajn oferdonojn!
Mi ilin sendos; vi la servon konas.

Johann Wolfgang von Goethe
Tradukis Lejzer Ludwig Zamenhof
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro