Akcepto-paĝoIfigenio en Taŭrido → Akto dua, sceno dua

Ifigenio en Taŭrido: Akto dua, sceno dua

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Ifigenio.
Fremdulo, diru, kiu kaj el kie
Vi estas. Mi vin trovas pli simila
Al greko, ol al skito.

(Ŝi deprenas liajn ĉenojn.)

Tre danĝera
La libereco estas, kiun mi
Nun al vi donas; ho, la bonaj dioj
Deturnu tion, kio vin minacas!

Pilado.
Ho, dolĉa voĉo! Agrablega sono
De l' hejma lingvo en la fremda lando!
La bluajn montojn de l' haven' patruja
Mi, la kaptito, vidas nun denove
Kun ĝojo antaŭ la okuloj miaj.
Ho jes, ho jes, mi ankaŭ estas greko!
Mi por momento tute ja forgesis,
Kiome mi bezonas vin, mi glutis
Per la okul' ĉielan la aperon.
Ho, se decido de pli alta forto
Ne ŝlosas vian buŝon, diru, diru,
El kiu el la grekaj niaj gentoj
Vi, dia ido, havas la devenon.

Ifigenio.
Pastrino, kiun la diino mem
Por si elektis kaj al si dediĉis,
Parolas nun kun vi; ĉi tio devas
Al vi sufiĉi. Diru al mi, kiu
Vi estas, kia sorto malfeliĉa
Kun la kunul' vin tion ĉi venigis.

Pilado.
Facile mi rakonti al vi povas
La sorton, kiu pelas nin kruele.
Ho, se kun tia sama facileco
Vi povus nin ĝojigi per espero!
El Kret' ni estas, filoj de Adrasto:
Mi, la plej juna, nomas min Kefalo,
Li, la plej aĝa, estas Laodamas.
Kaj meze inter ni ankoraŭ estis
Alia frato, kruda kaj sovaĝa,
Kaj tiu jam en la infanaj ludoj
Ne lasis al ni pacon kaj konsenton.
Dum nia patro antaŭ Troj' batalis,
Kviete ni sekvadis la patrinon;
Sed kiam li kun riĉa hav' revenis
Kaj baldaŭ poste mortis, la disputo
Pri regno kaj heredo tuj disigis
La fratojn. Mi min tenis sur la flanko
De la plej aĝa. Tiu ĉi mortigis
La fraton. Kaj pro tiu sanga krimo
Lin la furioj pelas senripoze.
Sed al ĉi tiu senkultura bordo
Nin sendis Apolono kun espero.
En la sanktejo de l' fratino sia
Ordonis li al ni atendi helpon.
Nin oni kaptis kaj al vi venigis
Por oferfaro. Tion vi jam scias.

Ifigenio.
Ĉu Trojo falis? Ho, karul', certigu!

Pilado.
Ĝi falis, jes. Kaj vi al ni certigu
La savon! Rapidigu vi la helpon,
De l' dio promesitan! Ekkompatu
Vi mian fraton! Diru al li baldaŭ
Bonkoran vorton! Tamen parolante
Kun li, vi lin indulgu, mi vin petas;
Ĉar ĝojo kaj dolor' kaj rememoro
Facile lian tutan internaĵon
Ekskuas tro danĝere; tiam baldaŭ
Frenezo febroforma lin atakas,
Animo lia bela kaj libera
Fariĝas tiam havo de l' furioj.

Ifigenio.
Kiome ajn vi estas malfeliĉa,
Mi vin petegas, ĉion vi forgesu,
Ĝis vi sopiron mian kontentigos.

Pilado.
La alta urbo, kiu tra dek jaroj
La tutan grekan forton kontraŭstaris,
Prezentas nun ruinojn, kaj neniam
Ĝi releviĝos. Tamen multaj tomboj
De la plej bonaj grekoj nin devigas
Memori tiun bordon de l' barbaroj.
Aĥilo falis, kaj amiko lia...

Ifigenio.
Ho, diaj bildoj, vi fariĝis polvo!

Pilado.
Kaj Palamed', Telamonid' Ajakso
Jam la patrujan sunon ne revidis.

Ifigenio.
Pri mia patro li nenion diras
Kaj lin ne nomas inter la falintoj.
Ho jes! li vivas! Jes, mi lin revidos!
Ho, mia kor', esperu, mia koro!

Pilado.
Feliĉaj tamen estas tiuj miloj,
Kiuj la morton trovis en batalo!
Ĉar por la revenintoj dia mano
Preparis ne triumfon, sed teruron
Kaj tre malĝojan finon. Ĉu la voĉo
De l' homoj ne atingas vin? Ĉar kien
Ĝi nur atingi povas, ĝi disportas
La famon pri l' fariĝoj plej teruraj.
Ĉu la mizero do, kiu plenigas
Per ĝemoj ne ĉesantaj la palacon
Mikenan, al vi estas nekonata?
Kun helpo de Egisto tre perfide
Mortigis Klitemnestro sian edzon
Tuj en la tago, kiam li revenis!...
Ha, vi adoras tiun reĝan domon!
Mi vidas, via brusto vane penas
Impreson la teruran en si kaŝi.
Ĉu estas vi filino de amiko?
Ĉu vi naskiĝis en najbara urbo?
Ne kaŝu, ne koleru, ke l' unua
Teruron tiun mi al vi raportas.

Ifigenio.
Ho diru, ho rakontu la detalojn
De la terura faro!

Pilado.
En la tago
De la reveno, kiam, sin baninte,
La reĝo volis preni sian veston
Konfide el la manoj de l' edzino,
La krimulino tiam sur lin ĵetis
Teksaĵon faldoriĉan kaj implikan;
Kaj dum li vane penis el la reto
Sin liberigi, perfidul' Egisto
Mortigis lin, kaj tiu granda princo
Kovrita iris al la malvivuloj.

Ifigenio.
Kaj kian pagon la kunul' ricevis?

Pilado.
Kun regno liton, kion li jam havis.

Ifigenio.
Volupto do ŝin pelis al la krimo?

Pilado.
Kaj forta sento de malnova venĝo.

Ifigenio.
Per kio do la reĝo ŝin ofendis?

Pilado.
Per peza faro, kiu ŝin pravigus,
Se nur mortigo estus pravigebla.
Li al Aŭlido logis ŝin, kaj kiam
Diino per kontraŭblovantaj ventoj
Malhelpis forveturon de la grekoj,
Li tiam senkompate sian propran
Filinon la plej aĝan alkondukis
Al la altaro de Dian', kaj ŝin
Pro bon' de l' grekoj oni tiam buĉis.
Kaj tio en la koron de l' patrino
Enpremis tiel forte la malamon,
Ke ŝi facile cedis al Egisto
Kaj sian edzon ĵetis en pereon.

Ifigenio.
Sufiĉe! Nun vi baldaŭ min revidos.

Pilado.
La sort' de l' reĝa domo ŝin videble
Profunde tuŝas. Kiu ajn ŝi estas,
Ŝi tute certe mem la reĝon konis.
Feliĉe do por ni, el alta domo
Ĉi tien oni vendis ŝin. Ho koro,
Ne batu tiel forte! Al la stelo,
De la espero, kiu ekbriletis,
Ni remu do kuraĝe kaj prudente!

Johann Wolfgang von Goethe
Tradukis Lejzer Ludwig Zamenhof
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro