Akcepto-paĝoIfigenio en Taŭrido → Akto kvina, sceno tria

Ifigenio en Taŭrido: Akto kvina, sceno tria

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Ifigenio.
Vi vokas! Kio vin al ni venigas?

Toas.
Oferon vi prokrastis; diru, kial?

Ifigenio.
Al Arkas ĉion klare mi rakontis.

Toas.
De vi mi volus tion aŭdi.

Ifigenio.
Tempon
Al vi Diano donas, por pripensi.

Toas.
Mi pensas, ke ĉi tiu tempo estas
Tre taŭga por vi mem.

Ifigenio.
Se via koro
En la decid' kruela rigidiĝis,
Por kio do vi venis? Reĝo, kiu
Postulas kruelaĵon, povas trovi
Sufiĉe da servantoj, kiuj ĝoje
Por rekompenco prenos sur sin mem
Duonon de l' malbeno, kaj la reĝo
Almenaŭ ŝajne restus senmakula.
En peza nubo faras Jupitero
Decidojn, kaj sendatoj liaj portas
Pereon al la kapoj malfeliĉaj;
Sed li trankvile marŝas en la altoj,
Neatingebla dio en ventego.

Toas.
La sankta lipo kantas nun sovaĝe.

Ifigenio.
Ne la pastrino nun al vi parolas,
Sed la filino de Agamemnono.
De nekonata virgulin' la vorto
Sanktecon por vi havis; nun subite
Al la princino volas vi ordoni?
Ho, ne! De la plej fruaj miaj jaroj
Mi lernis obeadon, en komenco
Al la gepatroj, poste al diino,
Kaj plej libera mi min ĉiam sentis
En obeado; tamen submetiĝi
Al kruda vorto kaj ordon' kruela
De viro—tion mi neniam lernis.

Toas.
Ne mi—malnova leĝ' al vi ordonas.

Ifigenio.
Avide ni alligas nin al leĝo,
Se la pasion nian ĝi favoras.
Al mi alia, pli malnova leĝo
Parolas kaj ordonas kontraŭstari:
La leĝo, kiu diras, ke fremdulo
Por ĉiu homo devas esti sankta.

Toas.
Videble la kaptitoj por vi estas
Tre karaj; ĉar de granda ekscitiĝo
Vi la plej ĉefan vorton de l' saĝeco
Forgesas, kiu diras: ne incitu
La potenculon!

Ifigenio.
Sed ĉu mi parolas,
Ĉu mi silentas, vi ja scias, kio
En mia koro estas nun kaj ĉiam.
Ĉu rememoro pri egala sorto
Ne naskas la kompaton en la koro?
Kaj tiom pli en mia kor'! En ili
Min mem mi vidas. Antaŭ la altaro
Mi mem ja tremis, kaj la frua morto
Solene min ĉirkaŭis genuantan;
Jam la tranĉil' ekbrilis, por trabori
La bruston, plenan de bolanta vivo,
Teruro trapenetris mian koron,
Mi fermis la okulojn, kaj—mirakle
Mi trovis savon. Se al ni la dioj
Favore sendis savon kontraŭ morto,
Ĉu ĝi ne estas nia sankta devo
Repagi tion al malfeliĉuloj?
Vi tion scias, vi min konas, tamen
Vi volas nun perforte min devigi!

Toas.
Obeu la oficon, ne la reĝon!

Ifigenio.
Ha, ĉesu! ne beligu la perforton,
Ĝojantan de virina malforteco!
Libera mi naskiĝis, kiel viro.
Se nun la filo de Agamemnono
Troviĝus antaŭ vi kaj vi altrudus
Al li postulon, kiun vi ne devas:
Li ankaŭ havas glavon, havas brakon,
Por siajn rajtojn antaŭ vi defendi.
Sed mi nenion havas krom la vortoj,
Kaj nobla viro devas dece ŝati
La vorton de virino.

Toas.
Mi ĝin ŝatas
Pli, ol mi ŝatus glavon de la frato.

Ifigenio.
Ŝanĝiĝas la sukces' en la batalo;
Ne taksu malamikon tro malforta.
Eĉ malfortulon la natur' ne lasis
Sen helpo kontraŭ pugno de fortulo.
Ĝi al li donis ruzon, artifikojn;
Li cedas, li prokrastas, ĉirkaŭiras.
Jes, la fortul' meritas la ruzaĵojn.

Toas.
Ruzaĵon neniigas singardeco.

Ifigenio.
Animo pura ruzon ne bezonas.

Toas.
Vin mem vi nesingarde ja kondamnas!

Ifigenio.
Ho, se vi vidus, kiel la animo
En mi batalas forte, por rebati
Malbonan tenton tuj en la komenco!
Do sendefenda antaŭ vi mi staras?
La belan peton, tiun ĉarman branĉon,
En mano de virino pli potencan
Ol glavo kaj ol lanco, vi forpuŝas?
Per kio do mi povas min defendi?
Ĉu mi miraklon petu de l' diino?
Ĉu en mi mem jam forto ne ekzistas?

Toas.
Mi vidas, ke la sorto de l' fremduloj
Vin tre maltrankviligas. Kiuj estas
La viroj, kiuj tiom vin zorgigas?

Ifigenio.
La viroj —ili estas— mi supozas,
Ke ili estas grekoj.

Toas.
Samlandanoj?
Kaj certe ja en vi ili revekis
La belan bildon de reveno hejmen?

Ifigenio (post mallonga silento).
Ĉu por kuraĝa, ne aŭdita faro
La rajton havas sole nur la viro?
Ĉu neeblaĵon sole li alpremas
Al sia forta kaj heroa brusto?
Sed kion oni nomas granda? Kio
Kun ekscitado levas la animon
De ĉiam ripetanta rakontanto,
Se ne la faro, kiu preskaŭ tute
Sukceson ne promesas, kiun tamen
Kuraĝa homo brave entreprenas?
Ĉu tiu, kiu sola en la nokto
Penetras en tendaron malamikan
Kaj kiel flamo ne antaŭvidita
Atakas furioze la dormantojn
Kaj vekiĝantojn, fine, atakita
De l' leviĝintoj, tamen forrapidas
Kun multo da akiro,—ĉu li sola
Meritas gloron? Ĉu nur tiu, kiu
La vojon sendanĝeran malŝatante,
Kuraĝe pasas montojn kaj arbarojn,
Por landon liberigi de rabistoj?
Por ni nenio restas? Ĉu virino
Naturan sian rajton devas perdi?
Sovaĝa esti kontraŭ sovaĝuloj,
La rajton de la glav' de vi forrabi
Laŭ maniero de amazoninoj
Kaj la premadon venĝi nur per sango?
En mia brusto ondas malkviete
Kuraĝa entrepreno: mi konscias,
Ke mi riproĉon grandan ne evitos,
Nek malfeliĉon, se ĝi ne sukcesos;
Sed mi al vi transdonas mian sorton,
Ho, dioj! Se vi amas la justecon,
Kiel pri vi glorante oni diras,
Ho, tiam montru ĝin per via helpo
Kaj nun per mi la veron vi honoru!
Jes, sciu, reĝo, estas preparata
Sekreta trompo. Vane vi demandos
Pri la kaptitoj; ili estas for
Kaj jam atingas la amikojn, kiuj
Ĉe l' bordo ilin kun la ŝip' atendas.
La pli maljuna, kiun la malsano
Ĉi tie kaptis kaj nun jam forlasis,—
Li estas—jes—Oresto, mia frato;
La dua estas lia konfidato,
Amiko lia de l' plej junaj jaroj,
Pilado. Ilin sendis Apolono
El Delfoj al ĉi tiu nia bordo,
Kun la ordon' la bildon de Diano
Forrabi kaj venigi la fratinon
Al li, kaj rekompence por ĉi tio
Al la persekutato de l' furioj,
Al la kulpulo pri patrina sango
La liberiĝon li promesis doni.
Nin ambaŭ, kiuj tute solaj restas
El la Tantala domo, mi nun metis
En viajn manojn: pereigu nin,
Se via konscienco ĝin permesas!

Toas.
Vi pensas, ke la skito la barbara
Aŭskultos tiun voĉon de la vero
Kaj de l' homeco, kiun ne aŭskultis
La grek' Atreo?

Ifigenio.
Ĝin aŭskultas ĉiu,
Sub kiu ajn ĉielo li naskiĝis,
Se nur la fonto de la vivo pure
Tra lia brusto fluas.—Kion, reĝo,
Vi nun por ni silente en la koro
Preparas? Se ĝi estas pereigo,
Ho, tiam min mortigu la unuan!
Ĉar nune, kiam plu nenia savo
Por ni jam restas, nun mi plene sentas
La tutan terurecon de l' danĝero,
En kiun mi per miaj propraj manoj
Nun ĵetis miajn karajn. Ve, ho ve!
Mi vidos ilin antaŭ mi ligitajn!
Kun kia koro diros mi adiaŭ
Al mia frato, kiun mi mortigas?
Neniam en okulojn la amatajn
Mi povos plu rigardi!

Toas.
Do tiele
Per arta elpensado la trompistoj
Elteksis reton ĉirkaŭ via kapo
Al vi, la longatempe izolita!
El tio, kion via kor' deziris,
Facile ili faris por vi kredon!

Ifigenio.
Ne, reĝo, ne! Min trompi oni povus,
Sed tiuj estas veraj kaj fidelaj.
Se la esplor' alie al vi montros,
Vi tiam povas ilin pereigi,
Vi tiam min forpuŝu kaj pro puno
Por mia malsaĝeco min forpelu
Al la malgaja kaj senhoma bordo
De rifa kaj sovaĝa insuleto!
Sed se montriĝos, ke la viro estas
La kara kaj amata mia frato,
Ho, tiam lasu nin libere iri,
Kaj kiel antaŭ nun por la fratino,
Vi nun por la gefratoj estu bona!
La patro mia mortis de l' edzino,
Kaj ŝi de l' filo. Lasta la espero
De la Atrea gent' sur li teniĝas.
Permesu do, ke mi kun pura koro
Kaj pura mano iru al la hejmo,
Por tie nian domon senpekigi!
Plenumu vian vorton! Vi promesis,
Ke se mi iam havos la eblecon
Reiri al la miaj, vi min lasos:
Nun la ebleco venis. Reĝa vorto
Ne estas kiel vorto de simpluloj:
Li ne promesas nur por embarase
Momente liberiĝi de l' petanto,
Li ankaŭ ne promesas, se li kredas,
Ke la plenum' neniam povas veni.
Nur tiam li eksentas la altecon
De la valoro sia, se li povas
Feliĉon doni al la atendanto.

Toas.
Simile kiel fajro kontraŭ akvo
Batale sin defendas kaj muĝante
Ekstermi penas sian malamikon,
Tiele nun batalas la kolero
En mia brusto kontraŭ viaj vortoj.

Ifigenio.
Ho, lasu do, ke via favorkoro,
Simila al la sankta oferflamo,
Por mi ekbrilu, dolĉe ĉirkaŭata
De danko kaj de beno kaj de ĝojo!

Toas.
Ho, dioj, kiel ofte tiu voĉo
Min kvietigis!

Ifigenio.
Donu vian manon,
Ĝi estu por mi signo de la paco!

Toas.
Tro multe vi postulas tro rapide.

Ifigenio.
Bonfaroj ne bezonas pripensadon.

Toas.
Tre multe! ĉar tre ofte post la bono
Ja sekvas la malbono.

Ifigenio.
Nur la dubo
Malbonon povas fari el la bono.
Ne dubu, sed plenumu mian peton
Libere, kiel diktas via sento!

Johann Wolfgang von Goethe
Tradukis Lejzer Ludwig Zamenhof
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro