Akcepto-paĝoIfigenio en Taŭrido → Akto unua, sceno unua

Ifigenio en Taŭrido: Akto unua, sceno unua

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Ifigenio.
Al via ombro, pintoj moviĝemaj
De l' densa kaj antikva arbareto,
Al la sanktej' kvieta de l' diino
Ankoraŭ nun kun trema sent' mi iras,
Simile kiel la unuan fojon:
Ne povas mi al vi alkutimiĝi.
Jam multajn jarojn min ĉi tie kaŝas
Plej alta volo, kiun mi obeas;
Mi tamen ĉiam sentas min nur fremda.
Ĉar ve! transmare estas miaj karaj!
Mi longajn tagojn staras sur la bordo,
Serĉante per la kor' la Grekan landon;
Al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj
Respondas la ondegoj de la maro.

Ho ve al tiu, kiu devas vivi
For de l' gepatroj kaj de la gefratoj!
Malĝojo al li rabas la feliĉon;
Forvagas flanken ĉiam liaj pensoj
Al la gepatra domo, kie suno
Al li aperis la unuan fojon,
Kaj samdomanoj ĉiam pli kaj pli
En ludo alligiĝis reciproke.
La diojn mi ne juĝas; tamen vere
Plendinda estas stato de virino.
En domo kaj milit' la viro regas,
En fremda land' li ankaŭ al si helpas;
Li la posedon, li la venkon ĝuas,
Eĉ lia morto estas morto glora.
Sed la virinon ĉio ĉirkaŭbaras!
Eĉ krudan edzon obeadi estas
Por ŝi ne sole devo, sed konsolo;
Sed kiel mizerega ŝi fariĝas,
Se en fremdlandon pelis ŝin la sorto!
Ĉi tie Toas, nobla viro, tenas
Min en katenoj sanktaj, tamen sklavaj.

Kun honto mi konfesas, ke mi servas
Al vi, diino, mia savintino,
Nur kontraŭvole! Tamen mian vivon
Al vi dediĉi devus mi libere!
Al vi, Diano, ĉiam mi esperis,
Ankoraŭ nun esperas mi senĉese.
Vi min, filinon de plej granda reĝo,
En vian sanktan aman brakon prenis,
Por savi de la morto. Ho, diino,
Se tiun grandan viron, kiun vi
Turmentis, postulante la filinon,
Kaj li al vi oferis la plej karan,—
Se la Agamemnonon disimilan
Vi de la Trojaj muroj disbatitaj
Venigis glore en patrujon lian,
Se vi al li konservis la edzinon,
Elektron kaj la filon, la trezorojn:
Vi ankaŭ min redonu al la miaj
Kaj min, savinte de la morto, savu
De l' ĉi-tiea vivo, dua morto!

Johann Wolfgang von Goethe
Tradukis Lejzer Ludwig Zamenhof
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro