Akcepto-paĝoIfigenio en Taŭrido → Akto kvara, sceno dua

Ifigenio en Taŭrido: Akto kvara, sceno dua

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Arkas.
Rapidu, ho pastrin', kun la ofero!
La reĝ' atendas, la popol' postulas.

Ifigenio.
Mi volus tuj plenumi mian devon,
Sed ve, malhelpo neantaŭvidita
Stariĝis inter mi kaj la plenumo.

Arkas.
Ha, kio baras reĝan la ordonon?

Ifigenio.
Okazo, kiu ne de ni dependas.

Arkas.
Rakontu, ke mi tuj al li raportu,
Ĉar li decidis jam, ke ambaŭ mortu.

Ifigenio.
La dioj ĝin ankoraŭ ne decidis.
El tiuj viroj la plej aĝa portas
Sur si la kulpon de parencmortigo.
Lin la furioj venĝe persekutas,
Kaj eĉ en la interno de la templo
Atakis lin malsano la kruela
Kaj malsanktigis la plej puran lokon.
Mi nun kun virgulinoj miaj iras,
Por per lavado en la pura maro
Laŭ la misteraj leĝoj de la pastroj
La bildon de l' diino resanktigi.
Neniu nin malhelpu en la iro.

Arkas.
Mi iros tuj raporti al la reĝo
Pri la malhelpo; la ceremonion
Vi ne komencu, ĝis li ĝin permesos.

Ifigenio.
Ĝi estas nur afero de l' pastrino.

Arkas.
La gravan fakton reĝo devas scii.

Ifigenio.
Sed lia vol' nenion povas ŝanĝi.

Arkas.
Pro formo potenculon ni demandas.

Ifigenio.
Ne trudu, kion devus mi rifuzi.

Arkas.
Konsentu tion, kio estas bona.

Ifigenio.
Mi cedos, se ne tro vi malrapidos.

Arkas.
Mi post momento estos ĉe la reĝo
Kaj tuj returne kun la vortoj liaj.
Ho, se mi ankaŭ povus al li porti
Sciigon, kiu ĉion klare solvus!
Ho ve, ke vi ne sekvis la konsilon
De fidelulo!

Ifigenio.
Volonte ja mi faris, kion povis.

Arkas.
Ankoraŭ nun vi povas ĉion ŝanĝi.

Ifigenio.
De mia volo tio ne dependas.

Arkas.
Neplaĉantaĵon trovas vi ne ebla.

Ifigenio.
Vi trovas ebla, kion vi deziras.

Arkas.
Ĉu ĉion tiel pesas vi trankvile?

Ifigenio.
Mi lasis la decidon al la dioj.

Arkas.
Sed ili ja la homojn savas home.

Ifigenio.
Mi faros ĉion, kion ili diros.

Arkas.
Ho, kredu, ĉio nur de vi dependas.
Nur la kolera stato de la reĝo
Al ambaŭ la fremduloj donas morton.
Jam de tre longe la militistaro
Dekutimiĝis de l' oferoj sangaj.
Eĉ multaj, kiujn malamika sorto
Al fremda bordo pelis, sentis mem
La tutan ĉarmon, tutan la diecon,
Se la vaganton en la fremda lando
Renkontas bondezira kaj afabla
Vizaĝo homa. Ho, ne tiru for
De ni la bonon, kiu por ni ĉiuj
De vi dependas! Kion vi komencis,
Vi povas ja facile alfinigi;
Ĉar la mildeco, kiu de l' ĉielo
En homa formo venas sur la teron,
Nenie pli rapide al si regnon
Konstruas, ol en tiu loko, kie
Sovaĝe kaj konfuze nova gento,
Plenega de kuraĝo kaj de forto,
Gvidata per la propraj antaŭsentoj,
La ŝarĝojn de la homa vivo portas.

Ifigenio.
Ne skuu la animon mian, kiun
Laŭ via vol' direkti vi ne povas.

Arkas.
Dum temp' ankoraŭ estas, oni ŝparas
Nek penon, nek admonon ripetatan.

Ifigenio.
Al vi klopodojn kaj al mi suferojn
Vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj.

Arkas.
De la suferoj mi nun petas helpon,
Ĉar plej amike ili ja konsilas.

Ifigenio.
Kruele ili ŝiras mian koron,
Sed la malvolon ili ne ekstermas.

Arkas.
Ĉu povas nobla kor' malvolon havi
Por bono, kiun nobla hom' proponas?

Ifigenio.
Jes, se la nobla hom' anstataŭ danko
Min mem akiri malkonvene volas.

Arkas.
Se iu ne deziras, tre facile
Li ĉiam trovas vortojn de praviĝo.
Mi pri l' oferoj al la reĝ' raportos.
Ho, se vi en la kor' al vi ripetus,
Kiele noble li kun vi agadis
De via veno ĝis la nuna tago!

Johann Wolfgang von Goethe
Tradukis Lejzer Ludwig Zamenhof
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro