Akcepto-paĝoIfigenio en Taŭrido → Akto dua, sceno una

Ifigenio en Taŭrido: Akto dua, sceno una

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Oresto.
Ni iras nun la vojon de la morto:
Animo mia grade trankviliĝas.
Mi Apolonon petis, li forigu
De mia flanko la teruran bandon
De l' venĝfantomoj, kaj en liaj vortoj
Misteraj tiam sentis mi promeson,
Ke trovos mi la helpon kaj la savon
En la sanktejo de fratino lia,
La regantino de la Taŭridanoj.
Ĝi plenumiĝas: tuta la mizero
Finiĝos nun kun mia vivo kune!
Al mi, al kiu dia mano premas
La koron kaj surdigas la spiriton,
Ja estas tiel ĝoje kaj facile
Adiaŭ diri al la lum' de l' suno!
Kaj se ne devas nepoj de Atreo
Kun kron' de venko fali en batalo,
Se mi, simile al prapatroj miaj,
Perei devas kiel oferbesto:
Ĝi plenumiĝu! Estas ja pli bone
Ĉi tie morti antaŭ la altaro,
Ol en angulo malbenita, kie
Mortigus nin parenco-insidanto.
Ho, lasu min almenaŭ nun ripozi,
Vi, subteruloj, tiel avidantaj
La sangon, kiu ĉiun mian paŝon
Gutante signas! Lasu min ripozi,
Jam baldaŭ mi malsupren al vi venos.
Nek min, nek vin la lum' de l' tago vidu,
Kaj la tapiŝo verda de la tero
Ne estu plu svarmejo por fantomoj.
Mi venos al vi tien sub la teron,
Kaj tie en senviva surda nokto
Egala sorto ĉiujn unuigos.
Nur vin, Pilad', senkulpa kamarado
De mia nigra sorto kaj malbeno,
Ho, kiel malvolonte mi kunprenas
En la funebran landon antaŭtempe!
Nur via vivo, via morto kaŭzas
Al mi ankoraŭ timon aŭ esperon.

Pilado.
Ne iras mi ankoraŭ kiel vi
Pasive en la regnon de la ombroj.
Tra la vojetoj konfuzitaj, kiuj
Konduki ŝajnas al la nigra nokto,
Mi penas nin traŝovi al la vivo.
Pri morto mi ne pensas; mi meditas
Ĉu eble iel helpos nin la dioj
Rimedon ian trovi por forkuro.
La morto—ĉu vi timas aŭ ne timas—
Ja venos mem. Eĉ kiam la pastrino
Jam levos sian manon, por detranĉi
Al ni oferdediĉe niajn buklojn,
Eĉ tiam via savo kaj la mia
Ne ĉesos esti mia sola penso.
Forĵetu la malĝojon, ĉar per dubo
Akcelas ni danĝeron. Apolono
Al ni promesis, ke en la sanktejo
De la fratin' atendas nin konsolo
Kaj helpo kaj reveno. Kaj dusencaj
Neniam estas vortoj de la dioj,
Kiel tre ofte pensas la prematoj.

Oresto.
Al la malĝoj' de l' vivo la patrino
En infanec' min jam alkutimigis,
Kaj mi tiele kreskis, viva bildo
De mia patro, kaj la senparola
Rigardo mia ĉiam estis akra
Riproĉ' por ŝi kaj ŝia adultulo.
Tre ofte, kiam la fratin' Elektro
En la profunda parto de la ĉambro
Silente sidis antaŭ la kameno,
Mi min al ŝia brusto time premis
Kaj per okuloj grandaj kaj malĝojaj
Rigardis ŝin, plorantan dolorege!
Kaj tiam ŝi pri nia granda patro
Parolis multe. Kiel mi deziris
Lin tiam vidi, esti apud li!
Jen mi deziris flugi for al Trojo,
Jen mi deziris, ke al mi li venu...
La tago venis...

Pilado.
Nu, pri tiu horo
Babilu inferuloj en la nokto!
Nin rememoro pri pli bela tempo
Fortigu freŝe per heroaj faroj!
La dioj ja bezonas bonajn homojn
Por siaj planoj sur ĉi tiu tero;
Sendube vin ankoraŭ task' atendas;
Vin ili ja ne sendis kun la patro
Ĉe lia ir' malvola al la Orko.

Oresto.
Ho, se mi lian baskon tiam kaptus
Kaj sekvus lin!

Pilado.
Nu, tiuj, kiuj vin
Konservis, ili zorgis ja pri mi;
Ĉar kio mi sen vi fariĝus, tion
Mi eĉ prezenti ja al mi ne povas,
Ĉar de la temp' de mia infaneco
Ja nur kun vi kaj nur por vi mi vivas
Kaj volas vivi.

Oresto.
Ne rememorigu
Al mi la belajn tagojn, kiam dolĉe
En via dom' mi trovis rifuĝejon
Kaj via nobla patro tiel ame
Pri la duonmortinta floro zorgis,
Kaj vi, senĉese gaja, ĉiutage
Saltadis ĉirkaŭ mi kun nova vivo,
Simile al la hela papilio
Ĉirkaŭe de mallumkolora floro,
Kaj la gajecon vian enverŝadis
En mian koron, kaj mi eĉ forgesis
Mizeron mian, kaj en viglaj revoj
Junecon mian mi kun vi pasigis.

Pilado.
Vin ekaminte, mi komencis vivi.

Oresto.
Ne vivi, sed suferi vi komencis.
Jes, tio estas la esenc' terura
De mia sorto, ke kvazaŭ pestulo
Doloron mi kaj morton en mi portas;
Ke se mi nur ektuŝas ian lokon.
Eĉ la plej sanan, baldaŭ ĉirkaŭ mi
Sur la vizaĝoj eĉ la plej florantaj
Aperas trajtoj de rampanta morto.

Pilado.
Mi certe la unua devus morti,
Se via spir' en si venenon portus.
Kaj tamen diru mem, ĉu mi ne estas
Ankoraŭ plena de kuraĝ' kaj ĝojo?
Kaj amo kaj kuraĝo nin kondukas
Al grandaj faroj.

Oresto.
Grandaj faroj? Jes,
Ni ilin iam vidis antaŭ ni!
En tiu tempo, kiam ni, ĉasante,
Kuradis tra la valoj kaj la montoj,
Kaj similante per la brust' kaj pugno
La grandan nian gentopatron, ni
Esperis, ke ni tiel persekutos
Kun glav' kaj bastonego ian monstron
Aŭ bandon da rabistoj; kiam ni
Vespere sidis ĉe la granda maro,
Nin apogante unu al alia,
Kaj antaŭ ni la ondoj dolĉe ludis
Kaj vasta staris antaŭ ni la mondo:
Ho, tiam certe ofte ni kaptadis
La glavon, kaj estontaj faroj svarmis
Ĉirkaŭe, kiel steloj en la nokto.

Pilado.
Sen lim' estas la faro, kiun volus
Plenumi la animo. Ĉiun agon
Ni volus fari tuj tiele grande
Laŭ la amplekso, kiun ĝi atingas,
Se multajn jarojn, tra generacioj
Kaj landoj, ĝin la buŝo de l' poetoj
Pligrandigante rulas. Bele sonas
La agoj de l' prapatroj, kiam ilin,
En la vespera ombro ripozante,
Junulo sorbas kun la ton' de harpo;
Sed kiel niaj faroj, tiel ankaŭ
Iliaj ne prezentis perfektaĵon.
Ni pelas ion, kio antaŭ ni
Rapide kuras, kaj ni ne atentas
La vojon, kiun iras niaj paŝoj.
La paŝojn de l' prapatroj kaj la signojn
De la surtera viv' ilia preskaŭ
Ni ne rimarkas, ĉiam ni nur celas
Ilian ombron, kiu disimile
Tre malproksime sidas kvazaŭ krono
Tre alte sur la pintoj de la montoj.
Mi ne tre ŝatas tiujn, kiuj celas
Nur gloron inter la popol' akiri;
Sed vi, junulo, vi la diojn danku,
Ke ili tiel frue tiel multe
Per vi jam faris.

Oresto.
Se al iu homo
La dioj donis la ĝojigan sorton
Forigi malfeliĉon de la siaj,
Grandigi sian regnon, fortikigi
La limojn, aŭ malnovajn malamikojn
Faligi aŭ forpeli,—tiam li
La diojn danku, ĉar al li la dioj
Plej grandan ĝojon en la vivo donis;
Sed min la dioj faris ja buĉisto,
Devigis min mortigi mian propran
Patrinon, kiun tamen mi adoris;
Kaj venĝe por la ago malhonora
Min abomene ili ruinigis.
La domon de Tantalo ili juĝas,
Kaj mi, la lasta el la dom', ne devas
Ricevi morton pian aŭ honoran.

Pilado.
Neniam pro la krimoj de la patroj
La dioj faras venĝon sur la filo;
Ĉu bona, ĉu malbona—ĉiu mem
Por sia far' ricevas rekompencon.
Nur beno herediĝas, ne malbeno.

Oresto.
Ne beno ja kondukis nin ĉi tien.

Pilado.
Sed la decido de la altaj dioj.

Oresto.
Ilia do decido nin mortigas.

Pilado.
Plenumu la ordonon kaj atendu!
Se la fratinon vi al Apolono
Alportos kaj se ambaŭ kune loĝos
En Delfoj, sub konstanta adorado
De nobla gento, tiam por ĉi tio
La alta paro certe vin favoros
Kaj savos vin de la inferulinoj.
Jam en ĉi tiu sankta arbareto
Ja ne kuraĝas ili ekaperi.

Oresto.
Almenaŭ morton havos mi trankvilan.

Pilado.
Sed mi alie pensas. Mi kunligis
La pasintaĵon kun la estontaĵo
Kaj ne mallerte solvis la misteron.
Tre povas esti, ke jam antaŭ longe
La dioj pri la granda far' decidis.
Diano certe volas forsaviĝi
De la sovaĝa bordo de l' barbaroj
Kaj de iliaj sangaj homoferoj;
Ni estas elektitaj, por plenumi
La belan faron, kaj jam nun mirinde
Ni estas devigitaj tion fari.

Oresto.
Vi lerte interplektas la decidojn
De l' dioj kun la propraj viaj voloj.

Pilado.
Nu, kion do valoras homa saĝo,
Se ĝi ne penas lerte trapenetri
La volon de la dioj? Pezan ŝarĝon
Surmetas dioj sur la noblan homon,
Se li tro multe pekis, kaj por li
Destinas ili taskon, kiu ŝajnas
Al simplaj homoj tute ne solvebla.
Sed la heroo venkas, kaj pentfare
Li faras tiajn servojn, ke la mondo
Estonte lin adoras.

Oresto.
Se la sorto
Al mi destinis vivi kaj agadi,
Ho, tiam iu dio liberigu
La frunton mian de l' kapturno, kiu
Sur glita, patrinsange makulita
Vojeto min al la mortintoj tiras;
Kompate li sekigu tiun fonton,
Per kiu el la vundoj de l' patrino
Konstante sur min ŝprucas la malbeno!

Pilado.
Atendu pli trankvile! La malbonon
Vi mem ja pligrandigas kaj vi prenas
Sur vin de la furioj la oficon.
Min lasu primediti, vi silentu!
Nur poste, bezonante por la ago
La fortojn kunigitajn, mi vin vokos,
Kaj kun kuraĝ' prudenta tiam ambaŭ
Alpaŝos ni al la efektivigo.

Oresto.
Parolo de Uliso.

Pilado.
Vi ne moku!
Jes, ĉiu devas mem al si elekti
Heroon imitotan, se li volas
Atingi la Olimpon. Mi konfesas,
Ne pensas mi, ke ruzo kaj prudento
Makulas viron, kiu sin dediĉis
Al plenumado de kuraĝaj faroj.

Oresto.
Mi ŝatas nur kuraĝon rektaniman.

Pilado.
Ne petis tial mi de vi konsilon.
Jam unu paŝon faris mi. Jam multe
Da scioj mi ellogis de l' gardistoj.
Mi scias jam, ke fremda, disimila
Virin' katenas tiun sangan leĝon;
Nur puran koron, preĝon, odorfumon
Al dioj ŝi oferas. Ŝian koron
Tre multe oni laŭdas; oni pensas,
Ke ŝi devenas de amazoninoj,
Ke ŝi forkuris, por ke ŝi per tio
Evitu ian grandan malfeliĉon.

Oresto.
Videble nun potenco ŝia luma
La forton perdis pro la proksimeco
De la krimulo, kiun la malbeno
Ĉirkaŭas, kiel vasta nigra nokto.
La pia sangavido liberigas
De la katenoj la antikvan moron,
Por nin nun pereigi. La sovaĝa
Spirito de la reĝo nin mortigos;
Se li koleras, tiam nin virino
Ne povas savi.

Pilado.
Bone al ni estas,
Ke de virin' dependas nia sorto!
Ĉar viro, eĉ plej bona, kutimigas
Spiriton sian al la krueleco,
Kaj fine li eĉ leĝon al si faras
El tio, kion mem li abomenas,
Kaj la kutimo faras lin malmola
Kaj eĉ nerekonebla. Sed virino
Obstine ĉiam sekvas sian senton,
Kaj en la bono kaj en la malbono
Ŝi estas pli fidebla... Ts! ŝi venas!
Nin lasu solaj! Mi ne devas tuj
Eldiri niajn nomojn aŭ konfidi
Al ŝi tro nesingarde nian sorton.
Foriru! Antaŭ ol ŝi ekdeziros
Kun vi paroli, mi kun vi parolos.

Johann Wolfgang von Goethe
Tradukis Lejzer Ludwig Zamenhof
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10,
11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro