Arkas.
Min sendas nia reĝo, li esprimas
Saluton al pastrino de Diano.
Hodiaŭ por mirindaj novaj venkoj
Taŭrido dankas sian patroninon.
Mi venas antaŭ reĝo kaj armeo
Kun la raport', ke ili proksimiĝas.
Ifigenio.
Akcepton decan ni al ili faros,
Kaj la diin' atendas kun favoro
La oferdonon el la man' de Toas.
Arkas.
Se ankaŭ la rigardo de l' pastrino,
De l' respektata sankta virgulino,
Nun estus pli serena kaj pli luma,
Ĝi estus bona signo por ni ĉiuj!
Malĝoj' kaŝita tamen ĉiam kovras
Mistere vian koron. Jam tre longe
El via brusto vane ni atendas
Vorteton de konfido. De l' momento,
En kiu mi ĉi tie vin ekkonis,
Rigardo via ĉiam min tremigas;
Kaj kvazaŭ enforĝita per feraĵo,
Animo via kaŝas sin profunde.
Ifigenio.
Mi estas ja orfino elpelita.
Arkas.
Ĉu vi ĉi tie sentas vin tiele?
Ifigenio.
Ĉu povas fremda land' fariĝi hejmo?
Arkas.
Por vi la hejmo ja fariĝis fremda.
Ifigenio.
Pro tio ĝuste sangas mia koro.
En la komenco de l' juneco, kiam
Apenaŭ la animo alligiĝis
Al la gepatroj kaj al la gefratoj
Kaj harmonie el malnova bazo
Plantidoj novaj ĉarme kreskis supren,
Ha, tiam min malben' ne miakaŭza
Subite kaptis kaj min apartigis
De la amatoj kaj per fera mano
La ĉarman ligon ŝiris. Flugis for
La ĝojo de l' juneco, la ĝuado
De la unuaj jaroj. Eĉ savita,
Mi estis jam nur ombro; la gajeco
De l' viv' en mi neniam plu refloros.
Arkas.
Se vi vin nomas tiel malfeliĉa,
Mi povas ankaŭ nomi vin sendanka.
Ifigenio.
Vi dankon ĉiam havas.
Arkas.
Sed ne tiun
Sinceran, kiu logas bonfaradon,
Gajecon, kiu al la mastro montras
Kontentan vivon kaj amantan koron.
Memoru, kiam antaŭ multaj jaroj
Mistera sort' alportis vin ĉi tien,
Ho, tiam vin, donitan de la dioj,
Renkontis Toas kun respekt' kaj amo;
Amike vin akceptis tiu bordo,
Pri kiu kun teruro ĉiam pensas
Fremduloj, ĉar neniam antaŭ vi
Fremdul' en nian regnon povis veni,
Se li ne volis laŭ antikva moro
Sur la ŝtuparo sankta de Diano
Tuj fali kiel sanga oferdono.
Ifigenio.
Libere spiri ne signifas vivi.
Ĉu estas vivo, se sur unu loko,
Kiel spirito ĉirkaŭ sia tombo,
Mi devas nur funebri? Ĉu ĝi estas
Natura, gaja kaj konscia vivo,
Se ĉiu tago, vane trasonĝita,
Preparas nin al tiuj grizaj tagoj,
El kiuj sur malgaja bord' de Leto
Konsistas la estado de l' mortintoj?
Sencela vivo estas frua morto;
Jen estas mia plej virina sorto.
Arkas.
Pardonas mi la noblan fierecon,
Pro kiu al vi mem vi ne sufiĉas;
Mi vin bedaŭras, ĉar la tutan ĝuon
De l' viv' ĝi de vi rabas. Ĉu nenion
De via veno vi ĉi tie faris?
Sed kiu do la reĝon serenigis?
Kaj kiu per bonkora admonado
Forigis la antikvan kruelaĵon,
Ke ĉiu fremda devis sian vivon
Sur la altaro de Diano perdi?
Kaj la kaptitojn kiu tiel ofte
De certa mort' resendis al patrujo?
Kaj ĉu, anstataŭ flami per kolero
Pro perdo de antikvaj oferdonoj,
Diano ne aŭskultis vian preĝon?
Kaj ĉu ne ĉirkaŭflugas la armeon
La venko kaj eĉ antaŭ ĝi rapidas?
Ĉu ne pli bonan sorton ĉiu sentas
De l' temp' kiam la reĝo, ĉiam saĝa
Kaj brava, nun sub via efikado
Fariĝis ankaŭ mola, favorkora,
Al ni faciligante nian devon
De la silenta obeado? Tion
Vi nomas senceleco, se de vi
Sur milojn dolĉe gutas la balzamo?
Se al popol', al kiu Di' vin donis,
Vi estas nova fonto de feliĉo
Kaj donas sur la bordo de la morto
Al la fremdulo savon kaj revenon?
Ifigenio.
Malgranda faritaĵo malaperas
Ĉe la rigardo, kiom fari restas.
Arkas.
Ĉu decas tro malŝati siajn farojn?
Ifigenio.
Malbone estas siajn farojn pesi.
Arkas.
Fiere veran indon tro malŝati
Aŭ pro valor' malvera tro sin laŭdi—
Egale ambaŭ estas mallaŭdindaj.
Ho, kredu vi al la parol' de viro
Sindona kaj honesta: se hodiaŭ
La reĝ' al vi parolos, faciligu
Al li la taskon diri sian penson.
Ifigenio.
Vi min maltrankviligas. Mi jam ofte
De li proponon timis kaj evitis.
Arkas.
Pripensu viajn agojn kaj profiton!
De l' tempo, kiam li la filon perdis,
La reĝo al malmultaj jam konfidas,
Kaj eĉ al tiuj malpli ol antaŭe;
Suspekte nun en ĉiu nobelido
Li vidas heredanton de la regno,
Li timas senkonsolan maljunecon
Kaj eble eĉ ribelon, fruan morton.
La skitoj ne tre ŝatas paroladon,
Des pli la reĝo. Li, kiu kutimis
Nur agi kaj ordoni, li ne scias
La arton aldirekti paroladon
De malproksime lerte ĝis la celo.
Al li la taskon ne malfaciligu
Per reteniĝo aŭ eĉ per intenca
Nekomprenado. Iru komplezeme
Duonon de la voj' al li renkonte!
Ifigenio.
Akceli tion, kio min minacas?
Arkas.
Aspiron lian nomas vi minaco?
Ifigenio.
Jes, ĝi por mi la plej terura estas.
Arkas.
Por lia amikec' konfidon pagu!
Ifigenio.
Se li min liberigos de la timo.
Arkas. Devenon vian antaŭ li ne kaŝu.
Ifigenio.
Pastrino devas esti sekretema.
Arkas.
Sekreto antaŭ reĝ' ne devas esti;
Kaj kvankam li ne tuj postulas, tamen
En sia granda koro li ĝin sentas,
Ke vi tre zorge antaŭ li vin kaŝas.
Ifigenio.
Ĉu havas li koleron kontraŭ mi?
Arkas.
Mi ĝin supozas. Kvankam li silentas,
Okazaj vortoj tamen al mi montris,
Ke lia koro forte jam decidis
Posedi vin. Mi petas vin, ne lasu
Lin al si mem, por ke en lia koro
Ne maturiĝu la koler', portante
Al vi teruron, kiu tro malfrue
Vin memorigus pri konsilo mia!
Ifigenio.
Ho, ĉu la reĝ' intencas fari tion,
Pri kio nobla homo, kiu amas
La propran nomon kaj respektas diojn,
Neniam devas pensi? Ĉu li volas
Perforte min de la altaro tiri
En sian liton? Tiam mi min turnos
Kun voko al la dioj, kaj precipe
Al ŝi, Diano energia, kiu
Defendon sian certe ne rifuzos
Kiel diino al pastrino sia
Kaj kiel virgulin' al virgulino.
Arkas.
Ne timu! Nova sango malkvieta
La reĝon ne instigos fari tian
Junulan agon. Sed de li mi timas
Alian nun decidon, kiun li
Plenumos senkompate kaj severe,
Ĉar li neniam ŝanĝas la decidojn.
Mi tial petas, montru al li dankon,
Se pli oferi vi al li ne povas.
Ifigenio.
Ho, diru, diru, kion plu vi scias!
Arkas.
Li diros mem. Mi vidas, ke li venas.
Al vi ordonas via propra koro
Akcepti lin amike kaj konfide.
Kaj noblan viron bona vort' virina
Kondukas malproksimen.
Ifigenio.
Mi ne povas
Plenumi la konsilon bondeziran,
La konsciencon tamen mi obeos
Kaj al la reĝ' por lia bonfarado
Mi donos bonajn vortojn. Mi dezirus,
Ke al la potencul' mi sen mensogo
Esprimi povu, kio al li plaĉos.
"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."