Akcepto-paĝoLetero 1.99 → La du visaĝoj de HADES

La du vizaĝoj de HADES

Kiel Januso, HADES havas du vizaĝojn, sed strange, ili ambaŭ estas turnitaj al l' estonteco, kaj al la estontaj jaroj. Unuflanke, la revuo HADES diras al ni esti dulingva magazino franca-esperanta, esprimejo por la diverseco de la pensoj kaj de la kulturoj, debatejo kaj komparejo por ideoj el ĉi tie kaj aliloke.

Aliflanke, HADES deklaras al ni esti asocio de homoj junaj kaj malpli junaj, de esperantoparolantoj kaj simpatiantoj, unuiĝintaj cirkaŭ ideo ja simpla: vivigi revuon, dulingvan kaj poste plurlingvan, uzantan Esperanton kiel interŝanĝilo inter la kulturoj. Nia ambicio? Krei tian eldonaĵon, memstaran, enŝovante Esperanton per la flanko.

Tiun ambicion ni ja klopodas konkretigi, paŝon post paŝo. Unue per la realigo de prov-numero, poste per la eldono, dum la vintro 2003-2004, de numero 1, 36-paĝa ankaŭ, presita en 3000 ekzempleroj. Hodiaŭ, ni daŭrigas nian iradon al nia celo per tiuj kurtaj HADES-aj Leteroj eldonitaj kunlabore kun Esperanto-Info. Tie kuŝas nova ŝtupo en la HADES-a vivo, kiun ni esperas longa kaj, kiun ni invitas vin partopreni en ĝi, unuflanke kiel kreinto, aliflanke kiel leganto kaj apoganto.

Okaze de tiu ĉi numero, ni cetere invitas vin malkovri novan temaron de HADES. Tial, ĉar HADES celas iri alrenkonte de homoj kaj kulturoj per precizaj temaroj. Ĵuse, Giovani Piras invitis nin al tio proponante sin pririgardi la rilatojn inter la Homo kaj la Naturo. Li do starigis demandojn, kiuj estos deiroj por niaj ontaj reporteraĵoj. Ĉifoje, samcele, ni interesiĝos pri la rilatoj de la Homo kun la Potenco kaj la kolektivaj organizaĵoj. Sed unue, ek al Hungario kun Guillaume [Gijom], ĉarpentisto-filizofo.

Guillaume Roussel
Tradukis Jean Lazert

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro