Akcepto-paĝoUnua numero → Ĉefartikolo

Unu plia!

"Ankoraŭ unu plia student-revuo !" Tion certe diros tiuj, kiuj ne legos ĝiajn unuajn paĝojn. Tamen la tutan malon ni deziras. Sendube kun certa aroganteco ĝi elkrias tion - la aroganteco de ĝia junaĝo - sed HADES celas esti unika revuo.

Ĉar antaŭ ĉio, HADES estas dulingva revuo. Dulingveco tute aparta, ĉar la temoj, eĉ se ili estas redaktataj en la franca, estas tradukataj en Esperanton, lingvo entute kreita, por ke ĉiu povu alparoli ĉiujn. Multaj asertis al ni, malprave, ke Esperanto ne plu estas parolata, ke ĝi prefere havus sian lokon en la nekrologiaj paĝoj. Ĝi ne havas, vere, elektindan lokon en la amaskomunikiloj, sed ni tamen elektis malfermi al ĝi paĝojn iom malpli malgajajn.

Malfermita al fremdo - ĉar kiu diras "Esperanto", tiu diras "fremda lingvo" - , al internacio, Eŭropo, oni taksas Esperanton vehikla lingvo. La vorto respondas al niaj ambicioj: vehikli informon.

Por nia studenta publiko, ni konsideris klasikan ektraktadon: la studento kaj ties studoj. Tamen, la studento ne pasigas sian tutan tempon studi, sen devige sinsekvigi litpigrumadojn, vesperojn kaj "post-vesperojn". Tiel en nia serĉado trans la limoj, ni interesiĝis pri la studento mem, pri tio, kio eblas interesi lin inter tutmondiĝo kaj alimondiĝo, inter laboro kaj Euxropa estonteco. Ni deziris klini nin super la aktualaĵon kaj ĉiutagaĵon, Eŭropon kaj ties instituciojn, la forajn horizontojn kaj la diversajn kulturojn, kaj ankaŭ super la Kulturon kun majusklo. Ni tamen ne forgesos paroli pri karieroj kaj profesia estonteco, ĉar ni estas "ankoraŭ" porstudenta revuo. Nia deziro ja estas, ke vi diru "ankoraŭ" leginte nin, kaj ne legonte nin.

Guillaume Roussel, eldon-direktoro
Tradukis Jean Lazert

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro