Akcepto-paĝoLetero 1.999 → Vivi, eldoni

Vivi, eldoni

Por revuo, vivi estas eldoni. Se oni pensas unue al ĝia papera versio -tiuflanke, pro nesufiĉaj financaj rimedoj, Hades klopodas konservadi la deziratan regulecon- oni ankaŭ pensas al ĝia elektronika (reta) simetriaĵo. Feliĉe, la Interreto ebligas al Hades plue eldoni, do ekzisti. Nia eldonaĵo enhavas diversajn multlingvajn retejojn, regule ĝisdatiĝitajn : http://hades-presse.com, dulingvan francan-esperantan, http://eo.hades-presse.com, tute en Esperanto, http://de.hades-presse.com, dulingvan germanan-esperantan... Ekde nun, la retejo disponas forumon, tio estas spacon por renkontoj kaj interŝanĝoj ĉirkaŭ la projekto Hades : http://forum.hades-presse.com. Jen forumo por babiladi pri la artikoloj, proponi temojn, paroli pri internaciaĵoj aŭ lingvoj, traduki vortojn, tekstojn, el ĉiu lingvo kaj al ĉiu lingvo. ĉu nia magazino vin scivoligas? ĉu la lingvoj vin fascinas? Tiu ĉi tribuno estas via.

Sed tempas aliri Sudamerikon, ĝiajn utopistajn prezidantojn, ĝiajn malinkluzivitojn, kaj tiun ĉiutagan vivon tro ofte sinoniman de defio.

Guillaume Roussel

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro