Akcepto-paĝo → Prov-numero → Svislando ĉe la UN

Finfine Svislando ĉe la UN!

Post pluraj jaroj da stabilega neŭtraleco, Svislando elektis aliĝi al la UN. Svislando estos la cent naŭdeka Ŝtato aliĝanta al la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj la unua de la XXIa jarcento. Tio estas la oficialigo de ĉeesto de la Federo, kiu delonge partoprenas la programojn de la Organizo kiel UNICEF aŭ HCR.

La 3an de la lasta marto, post balota suspenso, 54,7% de la voĉdonantaro kaj dekdu kantonoj kontraŭ dekunu sin esprimas favore al la aliĝo al la internacia organizo. Simila baloto, en 1986, rifuzis la saman proponon.

Ĉefaj obstakloj al la eniro, la dekstra opozicio, kiu vidis tion, kiel la perdo de neŭtraleco, kiun ĝuis Svislando de pli ol cent kvindek jaroj en siaj internaciaj rilatoj. Malprave, ĉar la Federo konservos ekzemple la eblecon uzi unu el siaj oficialaj lingvoj, nome la francan, kiel laborlingvo. Tio permesos almenaŭ lingvan aŭtonomion. Sola timota sinteno, la uzo de la angla far de germanlingvaj Svisoj. Tia sinteno estas tamen kontrolota de la helveta Ŝtato kaj neniel de UN.

Specialaj riproĉoj de ĉiuj politikaj partioj de Svislando kontraŭ UN: ĝia "antaŭ-demokrata" agado, precize la graveco de la Konsilo pri Sekureco, same kiel la povo de ĝiaj ĉiamdaŭraj membroj, pli precize ilia malpermes-rajto. "Jes al la UN, sed ne sufiĉas nur aliĝo!" diradis maldekstrularo kaj verduloj dum la diskutoj pri la aliĝo.

La malpermes-rajto estas intrigoplena politika rimedo en Svislando. La referendumo estas la sola malpermes-rajto, kiun konas la helveta popolo. Tiu rajto estis donita al ili de parlamenta leĝo en 1848. La propono de la referendumo povas okazi se estas prezentita petletero subskribita de almenaŭ 50 000 ŝtatanoj - t.e. 1% de la voĉdonantaro -. ĉiuspeca ŝanĝo de la Konstitucio bezonas tiun popolan baloton, kiun tiukaze devas peti 100 000 ŝtatanoj, ĉiam per petletero, tio estas la "popola iniciato". La aliĝo al UN estis popola iniciato.

La alligiteco de Svislando al neŭtraleco kuŝas interalie en la fakto, ke ĝia demokratio kunigas kvar kulturojn kun kvar diversaj lingvoj en paco de pli ol cent kvindek jaroj. Ekster la svisaj landlimoj, Francoj kaj Germanoj alfrontiĝis okaze de pluraj teruraj konfliktoj.

Deziranta prefere vidi sian demokratia sistemo adoptita de la aliaj nacioj, anstataŭ ol akcepti ilian, Svislando havas la saman problemon rilate al la Eŭropa Unio. Humuristoj eĉ asertas, ke ne Svislando devas eniri la Eŭropan Union sed plivole la Eŭropa Unio devas aliĝi al Svislando...

Benno Frauchiger

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro