Akcepto-paĝo → Prov-numero → Muziko en Esperanto

Muziko en Esperanto

La ora valoro de argentina rokmuziko

Oni sciis, ke la bona esperanta muziko malofte venas de Eŭropo. La Porkoj nin pruvas, per sia albumo "Ŝako", ke Argentino scipovas ankaŭ eldoni bonan rokmuzikon en esperanto. Alejandro Cossavella kaj siaj kunmuzikistoj krome ofertas al ni vere ripozigajn baladon kaj blusan stilon. Ilia muziko solide staras. Gi estas potenca, energiplena kaj aldonas al la disko viglecon kaj al la oreloj tridek minutojn da feliĉo. Nenio aĉas, la voĉo agrablas kaj la kantado tre klaras. Malgraŭ nekaŝita maldececo, akompanata de tielaj bildoj, la aludo al la esperanta movado certe enestas kaj la kontraŭmilita mesaĝo ene de "pacaj batalantoj" aparte efikas. Nur ĉagrenos nin iu troa simileco inter la kantoj kaj bedaŭrinda mallongeco de la albumo. "Ŝako" tamen estas konvinka verko kiu jam dancigis multajn homojn kaj varmigis diskotekojn.

La Porkoj: "Ŝako". 9 titoloj, 25 minutoj.

Persone: la plej kompleta de la plej famaj

La kvara albumo de la Svedoj de Persone "sed estas ne" estis eldonita kadre de la kolekto 2000 kaj laŭiras la saman muzikan vojon kiel la antaŭa "povus esti simple", kun prefero al la rokgitaroj. Tiu ĉi lasta verko estas pli bunta, havas pli da variaĵoj kaj multe pli subtilan sonstilon. Persone tie ofertas tiun energiplenan rokstilon kiu sturmis je la fino de la 90aj jaroj. Kiel kutime akustika kanto mildigas la tuton kaj pruvmontras la tutan talenton de la triopo. La amo kaj siaj sekvaĵoj, ĉu feliĉaj ĉu malfeliĉaj, estas la ĉefaj temoj de melodioj, kiuj oscilas inter malĝojo kaj vigleco. La kovrillibreto krome estas ilustrita de nigraj kaj blankaj fotoj kiuj elvokas la malvarmecon de la grandaj urbaj konstruaĵaroj, kiuj parte inspiras ilian muzikon. Nur la longeco de la albumo malhelas tiun laŭdan priskribon.

Persone, "sed estas ne". 8 titoloj, 28 minutoj.

La aparteco de Dolcxamar

La grupo Dolcxamar estas apartaĵo en la esperanta muziko, pro la frenezeco, kiun ili estigas. La intenca "cx" anstataŭanta la klasikan "ĉ" estis jam antaŭsigno. La finnoj ĉirkaŭ Patrick Austin rompas ĉiujn genrajn formalaĵojn. Malfacilus enstiligi tiun grupon, sin priskribantan kiel "plej laŭmodan", en iun aktualan stilon. Cele de difini ilian miksaĵon de influaĵoj tiom fremdaj unu de la aliaj kiel rok-, rap- aŭ tekno-muziko, kelkaj uzis la terminon "ummuziko".Rimarkindas ilian apartan kapablecon krei samplojn sen sampli, uzante ekskluzive muzikilojn. Nur bedaŭrindas, ke la albumo longemas kaj ne sukcesas revivigi la koncertan etoson, kiu instigas la unikan sonstilon de Dolcxamar. Malgraŭ ĉio, la grupo estas sendube valorplena avantaĝo por la esperanta muzikgruparo.

Dolcxamar, "Lingvo Intermonda". 9 titoloj, 31 minutoj.

Kore: nostalgiaj kaj aktualaj

La 9a albumo de la kolekto 2000 elstarigas francan grupon. En "kia viv'" Kore alternigas pop- kaj rok-muzikon. La sufiĉe malrapida stilo, kun tamen aŭdeblegaj gitaroj, memorigas al ni la sonstilon de la 80aj jaroj. La facila muziko ne malhelpas la tekstojn pritrakti gravajn aktualajn temojn: aidoson, prostituadon kaj eĉ ŝoforistan fikonduton. La traduko en esperanto de iliaj tekstoj, unue verkitaj en la franca, ne difektas la kvaliton de la kantoj. Tiu kvalito tamen ne sukcesas egali tiu de la tekstoj de Persone. Nur bedaŭrindas, ke Kris Spitzer provas imiti la voĉon de Freddie Mercury sen atingi ties genion. Notindas kunludo de piano, kiu sufiĉe maloftas ĉe esperanta muziko. Kaze, ke ni ne tute kontentas pri la duonhoro da muziko, du pliaj kantoj atingeblas interrete por la ŝatantoj.

Kore, albumo "Kia viv'". 7 titoloj, 29 minutoj.

Gunnar Fischer

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro