Akcepto-paĝo → Prov-numero → Nigra tajdo en Galicio

Galico - 'Nunca mais'

Dum la Galico sinkas en nigra tajdo, la hispana registaro provas silentigi la eventon.

Je la komenco de la krizo, la registaraj respondeculoj estis serioze okupitaj. La hispana ministro pri medio ĉasadis kun amikoj. La prezidanto de la memstara galica registaro, eksministro de Franco, nun demokrato de la reganta Popola Partio (PP), prezentadis libron pri natura kuracarto en Madrid. Dume, la Galicanoj malesperadis vidante la nigran tajdon malpuriganta ilian marbordon kaj murdanta la bestan kaj vegetalan vivojn.

Tuj post tiu nigra tajdo, ne la unua tie, la Galicanoj senhezite eliris sur la stratojn. 200 000 homoj manifestis en la tuta Santiago kriante "Nunca mais" (neniam plu) la 1-an de decembro 2002. Rekorda kunveno en la regiono. Kelkaj eĉ memkateniĝis ĉe la registarejo antaŭ ol esti perforte elpelitaj de polico.

La loĝantoj de la 600-kilometra bordo vivas plimulte per la marproduktoj. La nuna krizo riskas merĝi ilin en dudekon da malfacilaj jaroj. Rilate al la naturaj rizervoj, ili estis damaĝitaj kaj miloj da vegetalaj specoj, iuj specifaj de tiu loko, estas ekde nun endanĝeritaj.

Per la senkulpigo ne krei timon, la informado estas submetitaj al aŭstera politiko de la registaro, kaj la gazetaro cenzurita. Al tri ĵurnalistoj, el kiuj du de 'la Voz de Galicia', estis malpermesita la aliro de iu ŝipo de fiŝkaptado, kiu helpis pri kolektado de petrolo. La franca instituto Ifremer, kies esplor-submarboato 'le Nautile' estis prunteproponita, estis devigita subskribi nediskonigo-kontrakton malpermesante la eldonadon de bildoj pri la mara profundo. Obeante la registaron, neniu bildoj montras eskapitan nafton. Samtempe la portugalaj instancoj anoncis la aperon de pliaj naftotavoloj ĉe la loko de la sinko de la 'Prestige'.

Xare (Indymedia)
Tradukis Dávid Vesko

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro